Petar Stefanov Stojanov (bulgare Петър Стефанов Стоянов) (naskiĝis la 25-an de majo 1952(nun 1952-05-25), do nun 71-jara) estis la prezidento de Bulgario inter la jaroj 1997 kaj 2002.
Li venkis en la prezidenta baloto de 1996 kiel kandidato de la konservativa partio Unio de Demokratiaj Fortoj, ricevante pli da voĉoj ol la komunista kandidato Ivan Marazov kaj la kandidato de la Bulgaria Komerca Bloko, Georgi Ganĉev, en la unua balotoparto, kaj ankaŭ venkante kontraŭ Marazov en la dua, decida parto. En la unua parto de la prezidenta baloto de 2001 li havis la duan lokon, kiam Georgi Parvanov ricevis 36.3%, Stojanov ricevis 34.9% kaj la tria plej sukcesa kandidato, Bogomil Bonev ricevis 19.2%. Stojanov tamen tiam malgajnis la duan, decidan parton kontraŭ Purvanov (53.3% resp. 46.7%). Post forlaso de sia prezidanta pozicio li dum tri jaroj evitis la atenton de la amaskomunikiloj. Pli poste tamen li revenis al la aktiva politikumado. En 2005 li elektiĝis membro de la 40-a nacia asembleo. Post la malsukcesa rezulto de la partio UDF en la baloto (8.4 % de la voĉoj kaj 20 el 240 parlamentaj seĝoj) li kulpigis la partiestrinon Nadeĵda Mihailova kaj kritikis ŝian politikon.
Petar Stefanov Stojanov Петър Стефанов Стоянов | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Петър Стефанов Стоянов | |||||
Naskiĝo | la 25-an de majo 1952 (do nun 71-jara) en Plovdiv, Bulgario | ||||
Lingvoj | bulgara • angla • rusa • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Bulgario vd | ||||
Alma mater | Sofia Universitato vd | ||||
Partio | Unio de Demokratiaj Fortoj | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Emil Stoyanov vd | ||||
Edz(in)o | Antonina Stojanova | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato • juristo vd | ||||
Laborkampo | politikisto • juro • Q113958160 • politiko vd | ||||
| |||||
| |||||
prezidento de Bulgario | |||||
Dum | 22-a de januaro 1997 – 22-a de januaro 2002 | ||||
Antaŭulo | Ĵelju Ĵelev | ||||
Sekvanto | Georgi Parvanov | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En la unuaj Eŭropaj balotoj de Bulgario, la 20-an de majo 2007, Stojanov - gvidanta sian partion - malsukcesis elektiĝi ĉar lia partio ricevis malpli ol la minimuman nombron de voĉoj. Sekve li demisiis kiel partiestro.
Stojanov krom la gepatra bulgara lingvo parolas la anglan kaj germanan. Li estas edzo, havas filinon kiu naskiĝis en 1990, kaj filon naskiĝintan en 1979.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Petar Stojanov, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.