Patkuko, krespo, platvaflo, aŭ blino estas plata manĝaĵo, kiun oni preparas en pato, kaj kiu estas farita el faruno, lakto, ovoj kaj kelkfoje aliaj ingrediencoj. Ekzistas diversaj specoj de patkukoj; ili povas esti dolĉaj aŭ nedolĉaj. Ankaŭ ekzistas variaĵoj tipaj por iuj regionoj aŭ landoj.
PIV kaj multaj aliaj vortaroj uzas la vorton krespo pri "patkuko"; ofte "krespo" ankaŭ estas uzata por la bretona speco de patkukoj, pro la franca termino crêpe (vidu sube).
La bretonaj patkukoj estas aparte maldikaj patkukoj (krespoj), folipastaj kukoj (tavolkukoj ), kiuj disvastiĝis al multaj regionoj, precipe en okcidenta Eŭropo.
En la regionoj de la antaŭa Aŭstrio-Hungario, oni kutime manĝas maldikajn patkukojn, en kiujn oni enrulas fruktojn aŭ dolĉajn plenigaĵojn. En la aŭstra-germana kaj bavara-germana ili nomiĝas "Palatschinken" [palaĈINken], en slavaj lingvoj (ĉeĥa, slovaka, slovena, bosna, kroata, serba) ĝi nomiĝas "palačinka", plurale "palačinky" aŭ "palačinke".. La nomo deriviĝis de la rumana "plăcintă" (< latine "placenta", kuko), pruntedonita al la aŭstra (germana) lingvo tra la hungara. Ĝi estas populara en Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Slovenio kaj Kroatio).
Aŭstraj patkukoj tradicie estas farĉitaj per abrikota marmelado, rulitaj kaj surŝutitaj per iom da pulvorsukero, sed pluraj fruktomarmeladoj, ĉokoladosaŭco, nuksoj, sekigitaj aŭ freŝaj fruktoj (bananaj tranĉaĵoj ktp), aŭ iu ajn kombinaĵo el ili, estas ofte uzataj.
Aŭstraj patkukoj ankaŭ estas manĝataj nedolĉigitaj, farĉita per fromaĝo, viando aŭ legomoj, aŭ tranĉitaj en strioj kaj bolitaj en buljono kiel Fritata supo.
Rusa patkuko aŭ blino estas maldika patkuko el orienta Eŭropo, en kiu oni kontraste al multaj aliaj patkuk-receptoj uzas giston.
En Usono oni kutime mangas pli malgrandajn, dikajn patkukojn. Oni manĝas ilin dolĉe, plej ofte kun acera siropo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Patkuko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.