Parseko (mallongigo pc) estas mezurunuo, uzata en astronomio por esprimi distancojn de steloj, rilate al la Suno.
Ĝi egalas al 206265 AU, aŭ 3,085 68 × 1016 m, aŭ 30,856 8 Pm (petametroj), aŭ 3,261 6 lj (lumjaroj). Ĝi ne estas SI-unuo. Ĝi respondas al la longo de latero de triangulo, kies la plej akuta angulo valoras unu angulan sekundon.
Unu mezurmetodo por taksi la distancon estas mezuri la angulan mezuron de la stelo dum unu tago, kaj ĝian angulan mezuron je duonjaro poste; la diferenco inter la du anguloj mezuritaj en angulaj sekundoj estas la duoblo de la esplorata akuta angulo. Ju pli tia angulo estas malgranda, des pli la stelo estas malproksima.
Unu kiloparseko (kpc) estas 1 000 parsekoj.
Unu megaparseko (Mpc) estas 1 000 000 parsekoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Parseko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.