Pangeo (el la helena πᾶν ĉio/ĉiu γαῖα/γῆ tero, lando) estas la nomo, kiel Alfred Wegener nomumis la superkontinenton, kiu dum la mezozoiko ekzistis, antaŭ la plata tektoniko ĝin dividis je partokontinentoj.
Pangeo | ||||
---|---|---|---|---|
Kontinento | ||||
kontinentego • prakontinento [+] | ||||
Vikimedia Komunejo: Pangea [+] | ||||
Kiam la kontinentoj alproksimiĝis por formi la Pangeon, ili formis ĉe la koliziaj linioj faltojn nome montarojn, el kiuj kelkaj ankoraŭ ekzistas, kiel la Apalaĉoj kaj Uralo. Tiuj fruaj faltoj estas pli maljunaj ol la junaj montarlinioj kiel Alpoj en Eŭropo, la Roka Montaro en Nord-Ameriko, la Andoj en Sud-Ameriko aŭ Himalajo en Azio. Surbaze de la plurmilionjara erozio, la Apalaĉoj kaj Uralo estas hodiaŭ ankoraŭ alrondigitaj trunkomontaro.
La grandega oceano, kiu ĉirkaŭis Pangeon, ricevis la nomon Pantalaso „Panthalassa”. Krom tio ekzistis ankoraŭ la Tetismaro.
Pangeo dividiĝis antaŭ 220–150 milionojn da jaroj en Mezozoiko (Erdmittelalter) je du superkontinentoj kiel je la norda kontinento Laŭrazio (Nord-Ameriko kaj Eŭrazio) kaj je la suda Gondvano.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pangeo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.