Okcidenta Bugo

La Okcidenta Bugo (ukraine kaj beloruse Буг resp.

Okcidenta Bugo Tiu ĉi artikolo traktas la riveron Okcidenta Bugo. Plia rivero nomiĝas Suda Bugo.

Західний Буг) estas rivero en Ukrainio, Belorusio kaj Pollando. Dum la plej granda parto de sia vojo ĝi konsistigas la nunan orientan limon de Pollando kaj do ekde la 1-a de majo 2004 estas la orienta limo de la Eŭropa Unio:

Okcidenta Bugo
Okcidenta Bugo
rigardo al la rivero ĉe la pola urbo Wyszków
rivero
Bazaj informoj
Situo Okcidenta Bugo Ukrainio, Okcidenta Bugo Belorusio, Okcidenta Bugo Pollando
Longeco 772 km
Fluo
Fonto Galicio
Enfluejo apud Varsovio en la riveron Narevo
Geografio
Trairataj urboj Bresto
Alfluantoj
- Dekstraj Muchawez, Nurzec, Brok
- Maldekstraj Huczwa, Uherka, Krzna, Toczna, Liwiec
Okcidenta Bugo
Okcidenta Bugo
vdr

de sude 50° 38′ 12″ N 24° 05′ 47″ O / 50.63667 °N, 24.09639 °O / 50.63667; 24.09639
ĝis norde 52° 16′ 59″ N 23° 10′ 44″ O / 52.28306 °N, 23.17889 °O / 52.28306; 23.17889 - aera distanco 194 km.

Vojo

Okcidenta Bugo 
rigardo al la rivero en la pola urbo Włodawa, lime al Belorusio

La rivero fontas en la historia regiono Galicio, kiu nuntempe apartenas al Ukrainio. Ĝi komence fluas okcidenten, sed mallonge post la loĝloko Kamjanka-Buska turniĝas norden. Dumvoje ĝi pasas la urbon Bresto kaj apud la pola ĉefurbo Varsovio enfluas la riveron Narevo, mallonge antaŭ ol tiu mem enfluas la riveron Vistulo. Entute la Okcidenta Bugo longas 772 km.

Apud Bresto la rivero konsistigas la limon inter Pollando kaj Belorusio. De oriento ĉi tie sude de la urbo la relative mallonga rivereto Muchawez enfluas la Bugon. Ambaŭ riveroj kune kun la Dnepro-Bugo-Kanalo (beloruse Дняпроўска-Бугскі канал, Dnjaproŭska-Bugski Kanal en Belorusio) estas parto de akvovoja sistemo, kiu ligas la Baltan Maron kaj la Nigran Maron.

Laŭ la Ribbentrop-Molotov-Pakto kaj ties Sekreta aldona protokolo inter la totalismaj ŝtatoj Sovetunio kaj Tria Regno pri reciproka neatako la Okcidenta Bugo estis planita esti parto de la limo inter la militaj konkeroregionoj inter Sovetunio oriente kaj Nazia Germanio okcidente. Ĝi plenumis tiun funkcion inter 1939 kaj 1941, kiam Nazia Germanio tamen atakis Sovetunion.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Tags:

Okcidenta Bugo VojoOkcidenta Bugo Vidu ankaŭOkcidenta Bugo ReferencojOkcidenta Bugo LiteraturoOkcidenta Bugo Eksteraj ligilojOkcidenta Bugo1-a de majo2004BeloruseBelorusioEŭropa UnioPollandoRiveroUkraineUkrainio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

LipovaJohann Martin RiesterOSI-modeloOkulharojCho Sung HoGimnastikejoSeksumadoDrăgăneștiPoluoRevolucio de la Diantoj3-Hepteno1703Chișineu-CrișTokioAkademio de EsperantoPrivacy BadgerDistrikto FaroMallaviAbraham LincolnTaboŜtato PalestinoPovilas JegorovasKalsono3-NoninoUsona MararmeoKanado4-NonenoKrokodiliArad (Israelo)HinduismoSatanoEjakuloAnnie BakerNudismoChrášťany (distrikto Benešov)VPNPremier (Tjumeno)Nubo.reIlinojsoVideohelpa arbitracioAminoAradHistorio de KanadoNaftoMario Vargas LlosaFluganta SpagetmonstroSilezia landa muzeoSebiș (Drăgănești)Maho-ŝoĝoLanĉo-veturiloDenaskaj Esperanto-parolantojLingvoLeviloRSSOrpesa (stacidomo)TalinoMano de IrulegiGamelanoOropesa del MarPavel DurovNeniuseksemoRetforumoFuseta (stacidomo)Sudafrika pingvenoCastro MarimJohor BahruPetr Sepéši🡆 More