Nordaj Molukoj (indonezie Maluku Utara) estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion.
La provinco kovras areon de 31 982 kvadrataj kilometroj kaj evidente estas parto de la moluka insularo. Laŭ stato de la jaro 2011 la Nordaj Molukoj havis 1 038 087 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 31 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 7 distriktoj, 109 subdistriktoj kaj 1 041 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Sofifi. Aliaj gravaj urboj estas Tidore en la samnoma insulo Tidore kaj Ternato en la samnoma insulo Ternato.
Nordaj Molukoj
| ||
---|---|---|
indonezie Maluku Utara
| ||
provinco de Indonezio | ||
Bazaj informoj | ||
Ĉefurbo | Sofifi | |
Areo | 31 982 km² | |
Loĝantaro | 1 038 087 (stato de 2011) | |
ISO-kodo | ID-MU | |
emblemo | ||
Akvejo | Hinda oceano | |
Koordinatoj | , 127° 22′ 0″ O 0.78333333333333127.36666666667 | |
Areo | 31 982,5 km² (3 198 250 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 282 937 [+] (2020) | |
Horzono | UTC+09:00 [+] | |
Poŝtkodo | 97711 - 97869 [+] | |
Nordaj Molukoj | ||
Vikimedia Komunejo: North Maluku [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La teritorio kovras la nordan parton de la insularo de la Molukoj. Agrikulturo regas la ekonomion, sed sur la insulo Halmahera ankaŭ praktikatas minado de oro, nikelo kaj kobalto. Pro la politikaj perturboj de la regiono turistoj apenaŭ plu venas tien.
La Obi-insuloj (indonezie Kepulauan Obi) estas insularo en Indonezio, kiu administracie apartenas al la provinco Nordaj Molukoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nordaj Molukoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.