Nova Centjara Evangelio (japane: 新世紀エヴァンゲリオン ; hepburne: Shinseiki Evangerion, laŭvorte: Nova Centjara Evangelio) aŭ Evangelion (japane: エヴァンゲリオン ) estas animeo produktita en la studio Gainax de reĝisoro kaj verkisto Anno Hideaki.
Ĝi estas elsendita en Japanio ekde oktobro 1995 ĝis marto 1996 kiel 26 epizodoj. La unuaj serioj baziĝas sur la samnoma mangao "Nova Centjara Evangelio" de Sadamoto Joŝijuki, sed poste la anime-serio antaŭiĝas la mangaon kaj jam la bildliteraturo komencis verki sub influo de la animeo.
Nova Centjara Evangelio | |
---|---|
Originala titolo | 新世紀エヴァンゲリオン [Ŝin Seiki Evangerion] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Ĝenro | psiĥologia dramo, sciencfikcio, meĥao, apokalipsa fikcio |
Por kiu | ŝonen, sejnen |
Animeo (tv) | |
---|---|
Reĝisoro(j) | Anno Hideaki |
Studio(j) | Gainax, Tacunoko |
Scenaro | Anno Hideaki |
Muziko | Sagisu Ŝiro |
Televidaj retoj | TV Tokyo, Animax, ABS CBN |
Aperdatoj | 4a de oktobro 1995 — 27a de marto 1996 |
Epizodoj | 26 |
Animea filmo Nova Centjara Evangelio: Morto kaj Renasko | |
---|---|
Originala titolo | DEATH & REBIRTH シト新生 [Ŝito Ŝinsei] |
Reĝisoro(j) | Anno Hideaki (Jamaguĉi) Masajuki Kazuja Curumaki |
Studio(j) | Production I.G, Gainax |
Produktisto(j) | Iŝikaŭa Micuhisa |
Scenaro | Anno Hideaki |
Muziko | Sagisu Ŝiro |
Distribuo | Toej |
Aperdatoj | 15a de marto 1997 |
Daŭro | 115 min. |
Animea filmo (2 ep.) Nova Centjara Evangelio: Fino de Evangelio | |
---|---|
Originala titolo | Air/まごころを、君に [Eā/Magokoro ŭo, Kimi ni] |
Reĝisoro(j) | Epizodo 25': Kazuya Tsurumaki Epizodo 26:' Anno Hideaki |
Studio(j) | Production I.G, Gainax |
Produktisto(j) | Iŝikaŭa Micuhisa |
Scenaro | Anno Hideaki |
Muziko | Sagisu Ŝiro |
Distribuo | Toej |
Aperdatoj | 19a de julio 1997 |
Epizodoj | 2 (Epizodo 25', Epizodo 26') |
Daŭro | 87 min. (po ĉ. 45 min.) |
Animea filmo (serio) Evangelio: Novaj Filmoj | |
---|---|
Originala titolo | ヱヴァンゲリヲン新劇場版 [(Ŭ)evangeri(ŭ)on Ŝin Gekiĝōban] |
Reĝisoro(j) | Anno Hideaki (Jamaguĉi) Masajuki Kazuja Curumaki |
Studio(j) | Studio Khara |
Produktisto(j) | Anno Hideaki Ocuki Toŝimiĉi |
Scenaro | Anno Hideaki |
Muziko | Sagisu Ŝiro |
Distribuo | Toej |
Aperdatoj | 1a de septembro 2007 — nun |
Epizodoj | 4 |
Daŭro | po ĉ. 100 min. |
Aŭtoro de la bildliteraturo estis ankaŭ dezajnisto de animeaj roluloj. Scenaro estas verkita de 6 scenaristoj inkluzive de la reĝisoro Anno Hideaki.
Laŭ la animeo estas kreitaj:
Jam pasis 15 jaroj post enigma globa katastrofo, okazinta en la jaro 2000. Nun, en la jaro 2015, revenis la forto danĝera por vivo de la homaro. La Teron atakas gigantaj estaĵoj, kiujn oni nomas "Anĝeloj". Oni ne scias, kio ili estas, ĉu ili estas formo de vivo aŭ roboto, el kie ili aperas kaj kion ili celas. La sola armilo en la tuta planedo, kiu povas batali kun ili, estas pilotata roboto "Evangelio" (mallonge "Eva"). Tiu robotoj estas kreataj laŭ avangardaj vivteknologioj de la sekreta organizacio "NERV", kiu okupiĝas pri defendo kontraŭ la invado al la Tero. Efikeco kaj eĉ ebleco de piloti tiun roboton dependas de tio, kiel piloto povas sinkronigi sin kun ĝi. La organizacio "NERV" asertas, ke ne ĉiuj havas tiun kapablon kaj elektas kelkajn lernantojn por tiu laboro. Pilotoj vivas kaj lernas en la speciala urbo Tokio-3, kie situas stabo de "NERV" kaj kiun ial atakas "Anĝeloj". Pilotoj, de kiuj dependas savado da la homaro, suferas pro fizika kaj psika doloro, kaŭzanta depremon. La estro de "NERV", patro de unu el la pilotoj, havas sekretan celon. Krom la oficiala batalo kontraŭ la "Anĝeloj", li samtempe okupiĝas pri Projekto de Kunlaboro, laŭ kiu animoj de homoj devas kuniĝi al unu.
La reĝisoro kaj ĉefa scenaristo Anno Hideaki provis krei personojn de la roluloj tiel, ke ili prezentiĝas diverse al diversaj spektantoj. Iu vidas en la rolulo historian, religian aŭ filozofian simbolon, kiam aliaj vidas sin mem. La roluloj emociiĝas pro traŭmaj pasintecaj okazoj kaj pro siaj personaj interrilatoj kaj problemoj. Ili devas speguli diversajn partojn de la personeco de Anno Hideaki.
La maskota rolulo de la animeo Nova Centjara Evangelio estas Sklatera pingveno, nome Pen Pen.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Neon Genesis Evangelion, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.