Naksoso (greke: Νάξος/Náksos) estas greka insulo en la sudo de la Egea Maro.
Ĝi estas kun siaj 428 kvadratkilometrojn la plej granda insulo de la Cikladoj. La ĉefurbo estas Náksos. Ĉirkaŭ 14.000 loĝantoj estas sur la insulo.
Naksoso | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Egea maro | |
Insularo | Cikladoj | |
Supermara alteco | 1 003 m [+] | |
Koordinatoj | , 25° 28′ O 37.08333333333325.46666666666737° 5′ N, 25° 28′ O | |
Ĉefa loko | Náksos | |
Plej alta punkto | Zas mountain [+] | |
Areo | 428 km² (42 800 ha) [+] | |
Loĝantaro | 17 930 [+] (2011) | |
Horzono | UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | |
Naksoso | ||
Vikimedia Komunejo: Naxos [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La insulo estas monta - plej alta punkto estas de 1001 metroj da alteco. Estas ankaŭ kulturata ebenaĵo en la okcidento, dume en la oriento ekspluatatas ĝis hodiaŭ granito kaj marmoro. Multas la historiaj lokoj (ekz. Apolono-templo de 522 a.K., La Sanudo-palaco en la ĉefurbo, katedralo katolika el la 13-a jarcento).
La unuaj loĝantoj venis jam en la 2-a jarmilo a.K. La Ionoj alvenis la sekvintan jarmilon. Ekfloro artista estis en la 7-a/6-a jarcentoj kiam evoluis surinsule ŝtonskulptistaj skoloj.
En 1207 la venecianoj kreis duklandon. En 1829 ĝi aliĝis al la nove kreita ŝtato Greklando.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Naksoso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.