Nacia Teatro (ĉeĥe Národní divadlo) estas eble la plej bela nov-renesanca konstruaĵo en Prago.
Konstruita en la jaroj 1868 ĝis 1881 laŭ projekto de arkitekto Josef Zítek. Post la incendio (1881) restarigita kaj en la jaro 1883 solene remalfermita. Al la ekipo de la Nacia teatro kontribuis unu tuta generacio de belartistoj: Mikoláš Aleš, František Ženíšek, Josef Tulka, Vojtěch Hynais (pen-traĵo sur la kurteno), Václav Brožík, Julius Mařák, Bohuslav Schnirch (statuoj sur la atiko kaj la ĉevaltriopoj), Antonín Pavel Wagner, Josef Václav Myslbek (statuoj sur la flanka portalo rigardanta al la kajo). Post cent jaroj rekonstruita, larĝigita je unu moderna vitra konstruaĵo, kaj re-inaŭgurita en 1983. Familiare nomata "Ora Kapeleto" (ĉeĥe Zlatá kaplička).
Nacia teatro | |||
---|---|---|---|
theatre company [+] | |||
Koordinatoj | , 14° 24′ 49″ O 50.0809414.41358350° 4′ 51″ N, 14° 24′ 49″ O | ||
| |||
| |||
Nacia teatro | |||
Vikimedia Komunejo: Národní divadlo (institution) [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
En 2018 estis la premiero de la opero Sternenhoch (Ŝternenhoĥ) en Esperanto prezentita en la Nacia Teatro en Prago. Farita de Miroslav Malovec (en 2018), temas pri la unua opero en la historio, kies muziko estis komponita rekte laŭ libreto kies teksto en Esperanto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nacia teatro (Prago), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.