En la helena mitologio la Muzoj (greke Μουσαι, Mousai) estas la grekaj diinoj de lernado, belartoj, kulturo, kaj inspiro.
Ili estas la filinoj de Zeŭso kaj Mnemozino, kaj naskiĝis en Pieria, baze de la Monto Olimpo.
Laŭ Francisko Azorín Muzo estas Mita estaĵo naskita el Jupitro k. Mnemosina, simbolanata arton; ikonografie reprezentita per ĉarma junulino kun la atributo de iu arto. Oni kalkulis 3, poste 9 muzojn, loĝantajn en la Parnaso k. la Melikono. Li indikas etimologion el la greka mousa (muzo) kaj de tie la latina musa. Kaj li aldonas liston pli malpli koincida kun la sube detaligita.
Dum jarcentoj la Muzoj estis adorataj kaj kultataj pro sia patroneco de la muziko, la belartoj, la dramarto, kaj la poezio. Tradicie, tiuj lokoj dediĉitaj al la gloro de la Muzoj estas konataj kiel mouseion, de kie venas la vorto muzeo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Muzoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.