Komedio estas la uzo de humuro en spektakla belarto.
Ĝi ankaŭ signifas spektaĵon, kiu forte utilizas humuron. La termino originale devenas de la teatro, kie ĝi simple aludas al teatraĵo kun amuziga agado kaj (plejparte) feliĉa fino, kontraste al tragedio. Humuro estas esenca elemento de komedioj.
La greka komedio aŭ helena komedio estas literatura ĝenro de scenejaj verkoj kun plejparte komikaj efikoj kaj kutime feliĉa fino. Greka komedio kaj greka tragedio establas la longan tradicion de komedio kaj tragedio en Eŭropo, la plej gravaj ĝenroj de eŭropa dramo. En komedio ofte okazas konflikto, kiu malmaskas supozeblajn valorojn aŭ elmontras homajn malfortojn kaj kies solvo kaŭzas ridon. Estas malfacile klare difini komedion. Eĉ la komikeco havas nur limigitan validecon kiel ĉeftrajto, ĉar komedio ankaŭ inkludas kombinaĵojn kun seriozaj aŭ absurdaj ĝenroj kiel ekzemple tragikomedio aŭ la grotesko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Komedio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.