Motorola, Inc.
Post perdi 4.3 mil milionojn da usonaj dolaroj en 2007 ĝis 2009, la kompanio disiĝis en du sendependaj publikaj kompanioj, nome Motorola Mobility kaj Motorola Solutions la 4an de Januaro, 2011. Motorola Inc. estis renomita Motorola Solutions kaj estas jure la rekta sukcedanto de la origina kompanio post la apartigo disde Motorola Mobility. Motorola Mobility estis vendita al Google en 2012, kaj siavice akirita de ĉina kompanio Lenovo en 2014.
Motorola | |||||
---|---|---|---|---|---|
Motorola, Inc. | |||||
negoco • entrepreno • transnacia firmao vd | |||||
Dum | 25-a de septembro 1928 - 4-a de januaro 2011 | ||||
Sekvanto | Motorola Mobility | ||||
Jura formo | publika kompanio | ||||
Fondintoj | Joseph Galvin • Paul Galvin vd | ||||
Sidejo | Schaumburg | ||||
Lando | Usono | ||||
Estr(ar)o | Greg Brown | ||||
Dungitoj | 53 000 (stato: 2019) | ||||
Agokampo | poŝtelefono | ||||
filiaj kompanioj | General Instrument • Netopia • Good Technology • Codex Corporation • Motorola (United Kingdom) • Motorola (Italy) • Motorola (Germany) • Motorola (France) • Motorola (Canada) vd | ||||
Posedataj kompanioj | Four-Phase Systems vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Motorola dezajnis kaj vendis ekipaĵon de sendrata reto kiel stacioj por poŝtelefona elsendo kaj signal-amplifiloj. Inter la hejmaj kaj elsendaj produktoj de reto de Motorola estas televidaj senkodigiloj, ciferecaj videoregistriloj, kaj reta ekipaĵo uzata por ebligi videoelsendon, komputila telefonio, kaj altdifina televido. Ties negocoj kaj registaraj klientoj konsistis ĉefe el senkabla voĉo kaj larĝbendaj sistemoj (uzitaj por konstrui privatajn retojn), kaj publikaj sekurec-komunikadaj sistemoj kiel Astro kaj Dimetra. Tiuj negocoj (escepte ĉe televidaj senkodigiloj, senkablaj retoj, kaj kablaj modemojs) estas nune parto de Motorola Solutions. Google vendis Motorola Home (iama kablonegoco General Instrument) al Arris Group en Decembro 2012 kontraŭ 2.35 mil milionoj da usonaj dolaroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Motorola, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.