La Monaĥejo Haghpat, ankaŭ konata laŭ la armena vorto Haghpatavank (armene Հաղպատավանք), estas monaĥa komplekso de Armenio.
Monaĥejo Haghpat | ||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
monaĥejo [+] | ||||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | , 44° 42′ 43″ O 41.09371644.71207341° 5′ 37″ N, 44° 42′ 43″ O | |||||||||||||||||||||||||||
Monaĥejo Haghpat | ||||||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Haghpat [+] | ||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||
Priskribita kiel «ĉefverko de la religia arkitekturo kaj ĉefa lernocentro en la Mezepoko», tiu altestimata institucio de la Armena Apostola Eklezio estis listigita kiel Monda heredaĵo de UNESKO en la jaro 1996. La monaĥejo estis fondata de sankta Niŝan (Surb Nŝan) en la 10-a jarcento sub regado de la armena reĝo Abas la 1-a. La proksima monaĥejo Sanahin estis konstruata en la sama epoko. La monaĥejoj Haghpat kaj Sanahin estis elektitaj de Unesko kiel Monda heredaĵo ĉar la du kompleksoj reprezentas la floradon de la religia arkitekturo de Armenio, kies unika stilo disvolviĝis pro miksaĵo de elementoj de la bizanca kaj tradicia arkitekturo de Kaŭkazio.
La monaĥejo estis plurfoje damaĝita. En iu momento ĉ. la jaro 1130, tertremo detruis partojn de la monaĥejo Haghpat kaj ne estis riparita ĝis post 50 jaroj. Ĝi ankaŭ suferis la atakon de armeoj tra la multaj jarcentoj de ĝia ekzistado kaj la granda tertremo de 1988. Malgraŭ tio, granda parto de la komplekso konserviĝas sendifekta kaj sed grandaj modifoj.
Hodiaŭ la regiono fariĝas turisma celo ĉiutage pli populara.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Monaĥejo Haghpat, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.