Milita falĉilo estas simila al halebardo tranĉarmilo, kiun oni konstruas per ŝanĝo de tipa agrikultura ilo - falĉilo.
Pro ties bona atingodistanco kaj granda akreco, milita falĉilo estis utiligata kiel batalilo de regula armeo. Por uzi ĝin en bataloj oni devis instali la klingon laŭlonge de la stango kaj fortikigi la armilon.
Falĉilo estis uzata kiel pleba armilo dum jarcentoj, ofte de kamparanoj - pro manko de aliaj armiloj - por protekti vilaĝojn, bienojn kaj urbajn murojn. Same uzataj estis forkegoj, hakiloj ktp.
Milita falĉilo estas precipe konata kiel uzata en polaj naciaj ribeloj: dum la insurekcio de Kościuszko (1794) batalis infanterio konsistanta el 2000 kamparanoj armigitaj de falĉiloj, ankaŭ dum la Novembra, Januara kaj Sileziaj ribeloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Milita falĉilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.