Merkosudo estas zono de komuna komerco en kiu partoprenas la landoj Brazilo, Argentino, Urugvajo kaj Paragvajo.
La nomo estas mallongigo de Merkato Komuna de Sudameriko. Ĝia hispana nomo estas Mercosur (Mercado Común del Sur), kaj la portugala Mercosul (Mercado Comum do Sul).
Merkosudo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Mercado Comum do Sul | |||||
interregistara organizaĵo • regiona organizaĵo • doganunio | |||||
Komenco | 26-a de marto 1991 vd | ||||
Geografia situo | , 56° 10′ 17″ U -34.914055555556-56.17136111111134° 54′ 51″ S, 56° 10′ 17″ U | ||||
Sidejo | Montevideo | ||||
| |||||
| |||||
Fondinto(j) | Argentino • Brazilo • Paragvajo • Urugvajo vd | ||||
Lingvoj | |||||
Filioj | Joint Parliamentary Commission • Commons Market Council • Grupo Mercado Común • Mercosur Trade Commission • Mercosur Parliament • Mercosur Secretariat • Mercosur Permanent Review Tribunal • Mercosur Structural Convergence Fund • Mercosur Pro Tempore Presidency • MERCOSUR Social Institute • RECyT • Q110977941 • Q110977956 vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Mercosur Official Gazette vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Merkosudo | |||
---|---|---|---|
Zono de komuna komerco | |||
Flago | |||
interregistara organizaĵo • regiona organizaĵo • doganunio [+] | |||
Loĝantaro | 264 347 820 [+] (2018) | ||
Vikimedia Komunejo: Mercosur [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Merkosudo fondiĝis la 26-an de marto 1991 per la subskribo de la Kontrakto de Asunciono. Temas pri interna merkato de pli ol 200 milionoj da konsumantoj, kiu nuntempe etendiĝas sur areo de 12 milionoj da km² aŭ ĉirkaŭ 58 % de Latinameriko kaj havas MEP-on de ĉirkaŭ 753,3 miliardoj da dolaroj, eksportkvanton de ĉirkaŭ 55 miliardoj da dolaroj kaj importkvanton de 45 miliardoj da dolaroj.
Membroŝtatoj de Mercosur estas:
Krome asociiĝintaj ŝtatoj estas:
Kun Meksiko la organizaĵo Mercosur la 8-an de julio 2004 komencis traktadojn pri asociiĝo.
Bolivio ekde la ekposteniĝo de Evo Morales komence de la jaro 2006 ripete esprimis interesiĝon pri plena membreco. La realigo de tiu plenmembriĝo tamen unuflanke dependas pri decido, ĉu la lando samtempe ankaŭ rajtu plumembri en la Anda komunumo, kaj aliflanke dependas je rezulto de konflikto kun Brazilo rilate al la ŝtatigo de komerco pri gaso kaj nafto tiulande. Kontraŭe al tio, Urugvajo en 2006 kadre de konflikto kun Argentino pri konstruo de celulozofabrikoj diskutigis la propran membrecon en la organizaĵo Mercosur. La urugvaja registaro per la Mercosur-statuto vidas sian agopovon limigitan, precipe rilate al sendependaj traktatoj pri libera komerco kun pliaj landoj.
Laŭ la "Protocolo de Ushuaia sobre Compromiso Democrático" (Protokolo de Ushuaia pri demokratia kompromiso), nur demokrataj ŝtatoj rajtas aliĝi al Merkosudo. La protokolo helpu eviti ke latinamerikaj ŝtatoj denove falu en diktatorecon.
La unuece bluaj pasportoj de la membroŝtatoj havas - simile al pasportoj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio - super la nomo de la ŝtato la vorton „Mercosur“, sur brazilaj pasportoj en ties portugala formo „Mercosul“.
La celoj de Merkosudo troviĝas en la antaŭ-sekcio de la kontrakto de Asunción. Ili estas:
Ĉi tiujn celojn oni atingu laŭ artikolo 1 de la kontrakto de Asunción ĝis la 31-a de decembro 1994 per kreo de komuna merkato, kiu havu la jenajn ecojn:
Post la malplirapidiĝo de la progreso de Merkosudo fine de la 1990-aj jaroj, la membro-ŝtatoj anoncis novan etapon de la regiona integriĝo en 2000; tiun ili nomis "Relanzamiento del MERCOSUR" (relanĉo de Merkosudo). Ĝia celo estas plifortigi la dogan-unuiĝon ene kaj ekstere.
La registaroj de la membro-ŝtatoj tial substrekis la konverĝon kaj kunordiĝon de la makro-ekonomio. Oni volas atingi daŭrivan fiskan kaj monan politikon por garantii la stabilecon de la prezoj.
Post ĉi-tiu relanĉo Merkosudo krome pritraktu intense la jenajn partajn temojn:
En la kontrakto de Asunción de 1991, nur du organoj menciiĝas kaj iliaj funkcioj nur tre malekzakte difinitas dum la transiro al la komuna merkato. Tio havis la avantaĝon, ke oni ne devis subteni rigidajn strukturojn, kaj plifaciligis kontinuan disvolviĝon de la integriĝa procezo. La protokolo de Ouro Preto de 1994 kompletigis kaj konkretigis la institucian strukturon de Merkosudo en la senco, ke ĝi kreis a) novajn organojn kaj b) difinis iliajn ecojn kaj respondecojn. Artikolo 1 de la protokolo de Ouro Preto nomas kiel organojn de Merkosudo:
La du unuaj organoj kaj la sekretariejo ekzistas ekde la subskribo de la kontrakto, sed la sekretariejo komence ne havis la statuson de organo, sed estas subordigita kromorgano de la GMC.
Nek en la kontrakto de Asunción nek en la protokolo de Ouro Preto troviĝas la merkosudaj pintkunvenoj. Ili estas duonjaraj renkontiĝoj de la prezidantoj de la merkosud-ŝtatoj, kiuj okazas samtempe kun la kunsidoj de la CMC. La pintkunvenoj estiĝis el politika iniciato kaj ekde tiam daŭras pro kutimo. En artikolo 6 de la protokolo de Ouro Preto troviĝas tiel la ununura indiko pri la pintkunvenoj:
"La konsilio de la komuna merkato ĉiam kunvenas, kiam ĝi taksas tion sencplena; necesas almenaŭ unu kunsido duonjare kun la partopreno de la prezidantoj de la membro-ŝtatoj."
La 15-an de decembro 1995, Merkosudo kaj EU interkonsentis pri asociiĝo, kiu estas antaŭ-ŝtupo al interkonsento pri libera komerco. En la jaro 2004 la negocoj pri ĉi tio venas al fino kaj oni taksas ilian kompletiĝon antaŭ la fino de 2004. Grava disputata temo estas la aliro de agrikulturaj produktoj al la eŭropa merkato.
La nuna propono de EU al Merkosudo estas la jena:
Produktoj | Merkosud-negocoj | MOK-negocoj |
Bioetanolo | 500.000 | 500.000 |
Maizo | 400.000 | 300.000 |
Tritiko | 100.000 | 100.000 |
Bovaĵo altkvalita | 50.000 | 50.000 |
Birdaĵo | 37.500 | 37.500 |
Porkaĵo | 6.000 | 6.000 |
Bananoj | 30.000 | 0 |
Laktopulvoro | 6.500 | 6.500 |
Fromaĝo | 10.000 | 10.000 |
Rizo | 20.000 | 20.000 |
La merkosud-landoj tute ne jam kontentas pri tiu ĉi propono. Krome, la EU-oferto ligitas al kondiĉoj. La merkosudanoj devas ekzemple forigi doganojn de preskaŭ ĉiuj industri-produktoj. Produktaj doganoj de nun malpli ol 4 % estu tuj forigitaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Merkosudo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.