Háromszék estas hungarlingva ĵurnalo de Distrikto Covasna aperanta en Sfântu Gheorghe, Rumanio.
La gazeto esta eldonita de Eldonejo T3. La jaro de fondado estas 1968 sub titolo Megyei Tükör.
Ĝia unua ĉefredaktoro estis Sándor Dali, poste ĝis 1992 Lajos Magyari, ĝis 2010 Árpád Farkas kaj ekde tiam Botond Farcádi, la vicĉefredaktoro Sándor Torma.
Sub tiu titolo ĝi aperas ekde 23-a de decembro 1989. Ĝis tiu dato ĝi aperis sub titolo Megyei Tükör. Ĝis aŭtuno 1970 ĝi estis semajngazeto, poste ĝis 1974 tagĵurnalo kaj ĝis 1976 denove semajngazeto.
La kunlaborantoj ĝiaj: Károly Áros, László Bogdán, György Bortnyik, László Csiki, Zoltán Czegő, Márton Gajzágó, Pál Galbács, Árpád Farkas, Zoltán Kisgyörgy, Lajos Magyari (redaktora ĉefsekretario), Sándor Péter, Erzsébet Simon, István Sütő, Sándor Szakács, Ernő Tompa, Péter Tömöry, Dániel Veress, Attila Znorovszky. Pluaj kunlaborantoj: József Halmágyi, muzikkritikisto, Lajos Sylvester kaj aliaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Háromszék (ĵurnalo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.