Mazara Del Vallo: Komunumo de Italio

Mazara del Vallo /maˈdzdzaːra delˈvallo/ (Mazzara en la sicila lingvo) estas itala komunumo de ĉ.50mil loĝantoj en la provinco de Trapanio en okcidenta Sicilio.

Ĝi havas la renomon esti la urbo de ruĝaj salikokoj, de la Kasbah (arabe: قصبة) kaj de multetna kulturo.

Mazara Del Vallo: Historio, Geografio, Ekonomio
Mazara del Vallo
Mazara del Vallo
komunumo de Italio
Ŝtato Mazara Del Vallo: Historio, Geografio, Ekonomio Italio
Regiono Mazara Del Vallo: Historio, Geografio, Ekonomio Sicilio
Provinco TP Trapanio
Geografia situo , 12° 35′ O 37.65166666666712.587537° 39′ N, 12° 35′ O
Alto super marnivelo 8 m
Areo 275,51 km²
Loĝantaro 50 039 (2023)
Loĝdenso 182 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Borgata Costiera, Mazara Due
Najbaraj komunumoj Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino, Salemi
Patrono Sankta Vito
Festa tago 15-a de junio
Nomo de loĝantoj mazaresi (itale), mazaranoj (esperante)
Poŝtkodo 91026
Imposta kodo F061
Kodo laŭ ISTAT 081012
Telefona prefikso 0923
Retpaĝo Oficiala retejo
Mazara Del Vallo: Historio, Geografio, Ekonomio
Loko en mapo
Mazara Del Vallo: Historio, Geografio, Ekonomio
vdr

Ĝi laŭas la mediteranean marbordon, ĉe la enmarejo de la riveroj Mazaro [mazaro] kaj Arena, kaj distancas malpli ol 200 km de la tuniziaj marbordoj de Norda Afriko.

En ĝia antikva historia urbocentro, kiun iam normanaj muregoj ĉirkaŭis, videblas multnombraj imponaj preĝejoj, kelkaj el kiuj datiĝas el la 11-a jarcento. La urbocentro estas tipa kasbaho, islameca fortikaĵa kvartalo riĉa je etaj stratoj.

Historio

Mazara del Vallo posedas longan historion. Arkeologiaj elfosaĵoj montris ke la loko jam estis loĝita ekde 12.000 antaŭ Kristo. Post la regado de respektive la grekoj, kartaganoj, romianoj kaj bizancanoj, la urbo konis ĝian plej grandan periodon de florado dum la redagado de la la Emirato de Sicilio (arabe : إمارة صقلية), emirato fondita sur la insulo kies ĉefurbo estis Palermo kaj kiu ekzistis de 831 ĝis 1061.

Geografio

Mazara Del Vallo: Historio, Geografio, Ekonomio 

La komunuma teritorio etendiĝas inter la komunumoj de Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino kaj Salemi, en la provinco de Trapanio. Ĝi klasiĝis en la 2-a tertrema areo (meza-alta tertremeco), kaj ĝi inkluziviĝas en la sisma distrikto Val di Mazara.

Akvovojoj

Du riveroj transiras la teritorion de Mazara: Mazaro kaj Arena, la lasta el tiuj ekiras de la Lago Trinità, nenatura lago kreata de la samnoma akvobaraĵo, kiu estas ĉe la komunumbordo kun Castelvetrano.

Krome estas multnombraj torentoj (Iudeo [judeo], Bucari [bukari]), kaj nenaturaj kanaloj kreitaj pro agrikulturo.

Ekzistas ankaŭ naturrezervejoj, vidu la sekcion naturaj areoj.

Klimato

La klimato de Mazara estas speciale agrabla en la sicilia kunteksto.

Vintroj estas mildaj kaj mallongaj, kaj malofte la temperaturo subiras sub 12° gradoj dum pli ol 15 tagoj.

Ĝenerale, someroj karakteriziĝas je regula nordokcidenta ventado: ĝi estas vento kiu regule ekas je la 11:00, kaj finas je la 19:00. Ĉi tiu vento agrable sekigas la klimaton eĉ kun altaj temperaturoj, kiuj ne oftas.

Kontraŭe Siroko, sudorienta vento, portas apreceblan kvanton da humideco kiu malvarmigas la klimaton. Ĉiuokaze, sirokaj kondiĉoj ĝenerale ne daŭras pli ol tri tagojn.

La regula ventado igas la urbon ideala loko por ĉiuj veladaj sportoj: fakte ĝia maro estas alvenloko por pasiuloj pri kajta surfado kaj breta velado el la tuta mondo, ĉar Mazara inkluziviĝas en la listo de ideaj lokoj por tiuj sportoj.

Ekonomio

La ĉefaj branĉoj de la loka ekonomio estas nuntempe turismo, fiŝkaptado, terkultivado, ŝipkonstruado kaj prilaborado de manĝaĵoj (ĉefe fiŝoj). La urbo estas unu el la ĉefaj fiŝkaptadaj havenoj en Italio, kaj la loka ŝipanaro ampleksas proksimume 400 grandajn fiŝkaptadajn motorŝipojn, kiuj pasigas en la maro 50-60 tagojn kaj entute dungas proksimume kvar mil fiŝkaptistojn.

Transporto

Fervojlinioj

Tra Mazara del Vallo pasas regiona cirkla fervoja linio de Alcamo tra Castelvetrano kaj Trapani al Alcamo.

Bustransporto

Mazara del Vallo estas buse konektita al Trapani , Marsala , Palermo kaj Agrigento. Ekde aŭgusto 2011 ankaŭ ekzistas bus-konekto al la Flughaveno Trapani-Birgi.

Flughaveno

Ekzistas nur ejo por helikoptero (itale : eliporto) uzata en la kadro de urĝaj sanzorgaj servoj.

La plej proksima aviadilejo troviĝas en Birgi/Trapani (Aeroporto Vincenzo Florio Trapani Birgi).

Ŝiphaveno

La haveno de Mazara del Vallo havas komercajn funkciojn, sed estas ankaŭ pasaĝera haveno .

Monumentoj kaj interesaj lokoj

Mazara del Vallo havas multnombrajn lokojn de historia intereso, kiuj memoras la diferencajn kulturojn kiuj karakterizis la urban historion.

Inter la 23 kaj 28 majo 2011 okazis la Semajno de Paco kaj Solidareco , organizita kunlabore kun la Prem Rawat Foundation kaj la Associazione Percorsi . Okaze de la vizito de Prem Rawat, la Stela della Pace estis inaŭgurita la Stelo de la Paco, situanta en Piazza Mokarta , kun gravurita frazo en itala, franca, angla kaj Esperanto.

Mazara Del Vallo: Historio, Geografio, Ekonomio 
Pacoŝtono kvarlingva (interalie en Esperanto) en formo de kapo dirante "Paco originas en la koro de ĉiuj homoj" - Prem Rawat, la 27-an de majo 2017.

Religiaj konstruaĵoj

La ĉefaj preĝejoj estas:

  • La Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto, kiu konstruiĝis en normana epoko, anstataŭiĝis antaŭan moskeon pro volo de Roĝero I de Sicilio, post la kreo, en 1093, de la episkopujo. Ĝi tute rekonstruiĝis fine de la 17-a jarcento, laŭ barokaj principoj, pro laboro de Don Pietro Castro. En la preĝejo oni konservas statuojn de Antonello Gagini, kiuj bildigas la transfiguriĝon.
  • La Preĝejo de Sankta Reĝa Nikolao, konstruita en 1124, kaj la Preĝejo de la Madono de la Nanaj Palmoj (sicile Madonna delle Giummare, ankaŭ Alta Madono), konstruita en la 11-a jarcento, ambaŭ konstruitaj laŭ araba-normanaj principoj.
  • La Preĝejo de Sankta Mikaelo, de la 12-a jarcento, kun proksima benedikta abatinejo, rekonstruiĝis en la 17-a jarcento laŭ la baroka stilo.
  • La Preĝejo de Sankta Katerino, de la 1318, ankaŭ rekonstruiĝis laŭ la baroka stilo.
  • La Preĝejo de Sankta Francisko estas ekzemplo de sicila baroko, riĉa je polikromio kaj dekoracioj.
  • La Preĝejo de Sankta Ignaco, de kiu nur la fasado restas, post la kolapso en 1933.

Civilaj konstruaĵoj

Mazara Del Vallo: Historio, Geografio, Ekonomio 
Normana arko

Militaj konstruaĵoj

La Normana arko, cetero de la antikva normana kastelo, kiu estis en urbocentro. La arko dominas Mokarta-n placon.

Diversaj

Arkeologiaj lokoj

  • Roccazzo estas arkeologia loko ekster la urbocentro, proksima de la frakcio de Borgata Costiera;
  • La restaĵoj de du romanaj vilaoj : unu antaŭ la Preĝejo de Sankta Reĝa Nikolao, alia en Contrada Mirabile.

Naturrezervejoj

La Sicila Regiono rekonis du naturrezervojn sur la teritorio de Mazara del Vallo :

Edukado

En la urbo estas:

  • 6 elementaj lernejoj;
  • 4 bazaj mezlernejoj;
  • 4 antaŭ-universitataj lernejoj, kiuj ofertas 6 diferencajn fakojn :
    • teknikumo pri industria kaj metiista produktado;
    • teknikumo pri industrio kaj aferoj de la maro;
    • komerca teknikumo;
    • industria teknikumo;
    • humanista liceo;
    • scienca liceo.

Scienca esploro

En Mazaradelvalo estas la Instituto por la borda mara medio (Istituto per l'ambiente marino costiero itale), operacia trupo de Consiglio Nazionale delle Ricerche (Sciencesplora Nacia Koncilio), kiu okupiĝas pri la studo de maraj biologiaj kapabloj.

Universitato

Consorzio Universitario della Valle del Belice e del Mediterraneo (CUBEM)

Enmigrado

La urbo ankaŭ ĝuas la ĉeeston de rimarkinda kvanto de enmigrintoj, proksimume tri mil, ĉefe el Magrebo, uzataj dum pli ol 25 jaroj en la fiŝkaptado, terkulturaj kaj metiaj agadoj de la urbo. Ili plejparte loĝas la arabdevena urbocentro.

Malgraŭ la transformiĝo realigita de la normandoj, la urbo de Mazara del Valo ankoraŭ konservas multajn distingajn trajtojn de la araba-berbera kulturo. La plej evidenta signo de la islama influo videblas survoje al la antikva araba kvartalo, ankoraŭ hodiaŭ nomata "Kasbah" : stratetoj kiuj meandras de centra akso kaj kondukas al multaj kortoj, kiuj donas alirojn al la hejmoj.

Demografia evoluo

Censitaj loĝantoj

Mazara Del Vallo: Historio, Geografio, Ekonomio

Etnoj kaj alinaciaj malplimultoj

Alinaciaj loĝantoj

Mazara Del Vallo: Historio, Geografio, Ekonomio

Religio

Mazara Del Vallo: Historio, Geografio, Ekonomio 
Moskeo Ettakwa

La plej granda parto de la urbaj loĝantoj estas kristanoj, kaj ĉirkaŭ la 15% el tuta loĝantaro estas islamanoj. Ĉi tiuj renkontiĝas en ilia sola preĝejo, la moskeo Ettakwa (‫مسجد التقوى‬ arabe). Longtempe ekzistis propono konstrui moskeon, sed ĝi neniam konkretiĝis.

Kulturo

Muzeoj

Krom kelkaj muzeoj la urbo estas riĉa je tradicioj kaj folkloro. Kelkaj festoj estas L'Aurora (la Aŭroro) kaj la festeto de Sankta Vito.

Bibliotekoj

Estas du bibliotekoj:

  • Komunuma biblioteko "Leonardo Bonanno", kiu havas pli ol 65000 libroj;
  • Biblioteko de la Episkopa Seminario, kiu havas pli ol 34000 libroj.

Amaskomunikiloj

Radiostacio : Azimut Network : radioazimut.net

Televidostacioj : Televallo (antaŭe RTM Radio Televisione Meridionale) kaj Tele8 (antaŭe Tele City)

Famaj urbanoj

Nicolò Cristaldi estas (2019) la urbestro. Mazara del Vallo gastigas la ASD Mazara Scherma, kie komencis la ĉampionino de skermo Loreta Gulotta.

Esperanto en Mazara del Vallo

Mazara Del Vallo: Historio, Geografio, Ekonomio 
Ŝildo de la Esperanto-strato en Mazara del Vallo

En Mazara del Vallo okazis, de la 18-a aŭgusto ĝis la 25-a aŭgusto 2012, la 79-a Itala Kongreso de Esperanto.

Dum ties planado kaj preparado la itala esperantistaro kontaktis la urbestraron kaj renkontis plenan apogon de sia iniciato kaj eĉ pli — ekestis propono de la urbestro, Nicola Cristaldi, ke Mazara del Vallo estu Esperanto-centro de Italio aŭ eĉ tuta Mediteraneo. Pro tio komenciĝis granda laboro kiel okazigi kulturajn aranĝojn, instrui Esperanton en mezgrandaj lernejoj, ktp.

En januaro 2012 estis establita Centro por Esperanto kaj Interkulturo, en domego nomita "Palazzo della Legalità" (Palaco de la Leĝeco). Tiu centro funkciis du plenajn jarojn (ekde januaro 2012 ĝis fino de 2013).

Okaze de la 79-a Itala Kongreso de Esperanto, la loknomoj de la historia centro estis tradukitaj al Esperanto.

Ĝemelurboj

Kvankam la pola Białystok, plia urbo kiu subtenas Esperanton, ne estas ĝemelurbo, tamen Mazara del Vallo jam subskribis interkonsenton pri kunlaboro .

Fotogalerio

Mazara Del Vallo: Historio, Geografio, Ekonomio 
Interna vido de la preĝejo Sankta Ignaco.

Bibliografio

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Mazara Del Vallo HistorioMazara Del Vallo GeografioMazara Del Vallo EkonomioMazara Del Vallo TransportoMazara Del Vallo Monumentoj kaj interesaj lokojMazara Del Vallo EdukadoMazara Del Vallo EnmigradoMazara Del Vallo ReligioMazara Del Vallo KulturoMazara Del Vallo Famaj urbanojMazara Del Vallo Esperanto en Mazara del ValloMazara Del Vallo ĜemelurbojMazara Del Vallo FotogalerioMazara Del Vallo BibliografioMazara Del Vallo ReferencojMazara Del Vallo Vidu ankaŭMazara Del Vallo Eksteraj ligilojMazara Del ValloArabeHelpo:PrononcindikoItalioKasbahoKomunumoProvinco de TrapanioSicila lingvoSicilio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

1-HeptilbenzenoRetforumoCirkumcidoPjotr Iljiĉ ĈajkovskijAŭstralioTuberkulozoPublika nudecoOtavoBoris PistoriusAnuslekadoJarmila ČejkováMezorientoȘumugiuSeviloThe Tortured Poets DepartmentKalifornioÉdouard-Henri AvrilDuolingoFloriano de LorchArmena lingvoGoogleVikimedia KomunejoCandelaria (Santa Cruz de Tenerife)Ekspozicio migraListo de famuloj mortintaj en SopronDekano (kemio)KanadoFilipinojApriloBaza enspezoTyburcjusz TyblewskiFughiuListo de komunumoj en distrikto BihorKyllä isä osaaArdenojTradicia scioAprilo de 2024Benjamin FranklinNeŭtraleco (internaciaj rilatoj)Juan Antonio VillacañasPatreonXHTMLBeŝameloDimanĉoWalter UlbrichtLa skuado de la kanabo (Francesco Filippini)Malaja lingvoSovetoMetila askorbatoHejma katoLatina lingvoTibor Bornai1-OktinoMartin Andersen Nexø2009Christoph Maria HerbstVolapukoCycLStrekokodoInterreta relajsa babiloFrago1994Ŝarko🡆 More