Manuel NEUER (naskiĝis la 27-an de marto 1986(nun 1986-03-27) en Gelsenkirchen, do nun 38-aĝa) estas germana futbalisto.
Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Interalie li en tiu teamo kiel golulo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "1", ĉiam rezervita al golulo. Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, la Futbala Mondpokalo 2018, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 kaj la Futbala Mondpokalo 2022 li partoprenis per tiu ĉemiza numero. En la Futbala Mondpokalo 2014, kiun venkis la germana teamo, kaj en kies matĉoj li elstaris per kuraĝaj manovroj, li ricevis la premion "ora ganto" por la plej bona turnira golisto.
Manuel Neuer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Manuel Peter Neuer |
Naskiĝo | 27-an de marto 1986 (38-jaraĝa) en Gelsenkirchen |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Gelsenkirchen |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Gesamtschule Berger Feld |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.manuel-neuer.de/ |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Manuel Neuer, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.