Mangrovaj kraboj estas kraboj, kiuj loĝas inter mangrovoj, kaj povas aparteni al multaj malsamaj specioj kaj eĉ familioj.
Ili montriĝis ekologie signifaj laŭ multaj manieroj. Ili konservas grandan parton de la energio ene de la arbaro entombigante kaj konsumante foliorubon. Kune kun terfosado en la tero, ĉe fluso kaj kontraû predantoj ĉi tiuj krustacoj povas surgrimpi arbojn por protekti sin. La paguro (eremita krabo) kaj la mangrova krabo estas la solaj krustacoj, kiuj povas surgrimpi arbojn kiel defenda mekanismo. Krome, iliaj fekaĵoj povas esti la bazo de koprofagia nutra ĉeno kontribuanta al mangrova sekundara produktado.
Larvoj de mangrovaj kraboj estas la ĉefa fonto de nutraĵo por junaj fiŝoj loĝantaj en la apudaj akvovojoj, tio indikas, ke kraboj ankaŭ helpas al marbordaj fiŝfarmoj. La plenkreskaj kraboj estas nutraĵo por minacataj specioj kiel ekzemple la krabpluvio.
Iliaj nestkavernoj ŝanĝas la topografion kaj la sedimentan granulan grandecon de la mangrovo, kaj helpas aerigi la sedimenton. Forigi krabojn de iu areo kaŭzas signifajn pliiĝojn de sulfidoj kaj amoniaj koncentriĝoj, siavice efikante sur la produktivecon kaj daŭran produktadon de la vegetaĵaro, subtenante la hipotezon, ke mangrovaj kraboj estas ŝlosilaj specioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mangrova krabo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.