Politika maldekstro estas esprimo ĝenerale uzata por priskribi la diversajn movadojn, kiuj difinas sin kiel socie progresemaj, kaj celantaj pli egalecan mondon.
Tiu nocio estas relativa, kaj ofte varias laŭ la landoj, epokoj kaj kuntekstoj.
La vorto devenas el la Franca Revolucio de 1789, kiam la konservativuloj kaj apogantoj de la reĝo sidis dekstre de la prezidanto en la asembleo, dum la pli liberalaj burĝoj sidis maldekstre.
Kutime oni konsideras anarĥiistajn, komunistajn, socialistajn kaj socialdemokratajn partiojn maldekstraj, kaj ili mem konsideras sin tiaj.
Sed pro la tendenco de la socialistaj kaj socialdemokrataj partioj, fine de la 20-a kaj komence de la 21-a jarcento, adopti novliberalismajn politikojn, kiuj estas tradicie konsiderataj dekstraj, la divida linio inter dekstro kaj maldekstro intertempe konsiderinde ŝoviĝis kaj malklariĝis.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Politika maldekstro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.