La makul-likaono (ankaŭ nomata hiena likaono, Lycaon pictus), estas kanisedo troviĝanta nur en Afriko, ĉefe ĉe savano kaj tre maldense arbaraj areoj.
Ĝi estas la due plej granda natura kanisedo post la lupo kaj la plej granda kanisedo en Afriko, kun plenkreskuloj, kiuj pezas 18–36 kg.
Ĝi estas varie nomata afrika natura hundo, sovaĝa afrika hundo, afrika ĉashundo, kablanda ĉashundo, afrika makulhundo, makula lupo, makula ĉashundo, punktohundo aŭ ornamita lupo.
Ĝi estas unika kanisedo, nome la ununura specio en la genro likaono. Ĝi estas plej proksime rilata al la genro Canis, kvankam ĝi ne povas interreproduktiĝi kun ili. Ĝi estas fruktodona reproduktulo, kun grandaj idaroj de ĝis 19 likaonidoj, kaj povas reproduktiĝi je iu ajn sezono de la jaro. La reproduktado estas kutime limigita al la alfa paro.
Lycaon pictus estas tre sukcesa ĉasisto, kun majoritato de ties ĉasado finanta en mortigo. Ĝi predas ĉefe mezgrandajnd hufulojn, kvankam ili kaptas aliajn predojn kiaj strutoj. La Makul-likaono troviĝas en variaj malfermitaj habitatoj tra sub-sahara Afriko, kvankam ties teritorio ege malpliiĝis. Ĝi postulas grandajn teritoriojn por sia survivado, faktoro kiu okazigas defiojn por ties konservado.
Ĝi frontas variajn minacojn por ties survivado: leonoj, malsanoj, kaj homa aktiveco damaĝas la specion. Nombraj konservadaj organizoj funkcias por sekurigi la survivadon de tiu simbola specio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Makul-likaono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.