En tradukoscienco, lokaĵigado estas la procezo adapti tradukprogramon al specifaj merkatoj, alivorte ŝanĝi produkton (softvaran aplikaĵon, retejon aŭ dokumenton) por adapti tiun produkton al diversaj lingvaj kaj kulturaj spacoj, al alia lando, kulturo aŭ regiono de la mondo La celo de softvara lokaĵigado estas krei lingvajn kaj kulture taŭgajn programajn versiojn por la respektivaj lingvaj merkatoj.
Lokaĵigado estas pli kompleksa ol tradukado, ĉar ĝi postulas kulturan adaptadon kaj postulas ĝisfundan scion pri la kulturo de la celpubliko.
Pli precize temas pri procezo de kultura adaptiĝo de teksto, produkto aŭ aparato (ĝenerale, traduko de retejo aŭ programaro), kun la celo igi ĝin alirebla por parolantoj de antaŭfiksita lingva kaj kultura komunumo (precipe konsiderante lokajn sociajn kaj komunikajn diferencojn ). Pro ĝia interdisciplina naturo, ĉi tiu procezo ankaŭ enhavas industrian dezajnon, inĝenierarton, merkatikon kaj ĝenerale ĉiun sciencon necesan por atingi ĉi tiun adaptadon.
Ĉi tiu procezo povas impliki eĉ profundan ŝanĝon de la komenca teksto aŭ produkto, konforme al teorioj pri lingva akceptindeco kaj uzebleco, kaj postulas aplikadon de specialaj teknikoj kaj kulturaj kaj tradukaj kapabloj (ambaŭ de la lingvo kaj de la deveno), ambaŭ de destino).
La produktoj submetataj al ĉi tiu procezo estas multnombraj: de komunikaj kampanjoj ĝis varbado (televido, ĉefartikolo), de filmoj kaj televidaj serioj ĝis programoj (operaciumoj, aplikoj kaj programoj), de retejoj ĝis manlibroj, de medicinaj kaj sciencaj eldonaĵoj ĝis etikedoj de produktoj kaj tiel plu .
Diversaj iloj estas haveblaj sur la merkato por faciligi la lokaĵigadan ciklon kaj plibonigi la kvaliton. Ĉi tiuj iloj varias de terminologiaj administradaj sistemoj al TM-iloj (lingvaj korpusoj, tradukmemoroj) kaj lokaĵigada ilaro. Notu ke la uzanto'interfaco kaj dokumentaro de la tradukmemoro OmegaT estis jam tradukitaj al ĉirkaŭ 30 lingvoj, interalie en Interlingua sed ne ankoraŭ en Esperanto. En kombino kun Apertium aŭ alia aŭtomata tradukilo ĝi multe helpas tradukistojn pli rapide traduki pro la eblo krei propran tradukprojekton ene de tradukmemorejo.
Volontulaj tradukistoj povas traduki ĉu la uzanto'interfacon, la mallongan lernilon "Instant Start", aŭ la tutan manlibron (aŭ ĉiujn tri komponentojn). Ĉiuj lingvaj dosierujoj kaj ĉiuj tradukoj de la manlibro estas inkluzivitaj en la norma distribuado de OmegaT.
La plej granda tradukista komunumo Proz.com havas lokaĵigadan projekton en kiu Esperanto estas en stato de 'progreso'. Tiu projekto volas fari la retejon de Proz.com alireblan al parolantoj de ĉiuj lingvoj.
Ekzistas tradukaj defioj ligitaj al kulturaj diferencoj. Elementoj kiel datoj, kalendaroj, nombroj, nomoj aŭ valutaj simboloj aspektas bone tradukeblaj, sed ignori la multajn internaciajn variantojn povas fari kelkajn tradukojn malpli uzeblaj en specifa komunumo, pro tio ke tiuokaze la tradukoj ne aspektas kaj sentas kiel ili estas kreitaj por uzantoj de tiu lingvo kaj kulturo. Ĉi-subaj ekzemploj montras ke la tradukprocezo, kiu supozas komuniki la signifon de vortoj aŭ frazoj, nur reprezentas parton de tio, kion oni nomas lingva lokaĵigado.
La dato 03/05/01 ne havas la saman signifon por ĉiuj. Ĝi povus rilati al la tria tago de majo 2001 aŭ la kvina tago de marto 2001 aŭ la unua tago de majo 2003 - kaj ĉu 01 referencas al 2001 en la unuaj du okazoj? En Usono, la datoformato estas mm/dd/jj, dum en Eŭropo estas kutima uzi dd/mm/jj. En Svedio, la jaro estas metita dekomence.
La gregoria kalendaro estas la plej uzata kalendaro en la mondo, sed referencoj al la novjaro ne havos la saman signifon, se la homo uzas la ĉinan aŭ islaman kalendarojn.
Ĉi tiuj ne estas universalaj. Ekzemple 10.000 signifas la numeron 10 por franco, dum por usonano ĝi signifas dek mil; 99.90 € signifas nenion en Francio, kie decimaloj estas apartigitaj per komo (,) kaj ne punkto (.) kiel en Usono. En Francio, ĉi tiu numero estu skribita 99,90 €.
Hungaroj atendas vidi sian familian nomon unualoke kaj sian personan nomon dualoke. Hungarino nomata Kató (persona nomo) LOMB (familia nomo) kiu naskigis kiel Szilárd Katalin (Kató Lomb) atendas ke sia nomo aperu kiel Lomb Kató. En Germanio, Pollando aŭ Usono, tamen unue aperas la persona nomo: Lidia Zamenhof.
En Eŭropo, la simbolo asociita kun la valuto estas metita post la nombroj kaj ne antaŭe. Ekzemple, dudek kvin mil eŭro (25.000,00 €) estas skribita 25 000 €. Mono devas esti lokaĵigata en sia loka ekvivalento por esti signifoplena por la fina uzanto.
La plena procezo de plurmedia lokaĵigado entenas la jenajn paŝojn:
Ĉiu proceza paŝo devasesti submetata al kvalitokontrolon, ĉar postaj ŝanĝoj ekzemple kaze de novaj surbendigoj povas esti multekostaj.
Lokaĵigado aplikeblas al ĉio kion oni celas disvastigi sur specifa lingva merkato. Kelkaj el la elementoj en la aplikado de lokaĵigada procezo rilatas al:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lokaĵigado (lingva), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.