Lingva Diskriminacio

Lingva diskriminacio estas diskriminacio de personoj pro maljusta traktado bazita nur sur ilia lingvo aŭ lingvouzo, ankaŭ konata kiel glotofobio (fr: glottophobie).

Ĝi povas ankaŭ prezentiĝi en la plivalorigo de iu lingvo kompare al aliaj, alivorte rasismo kun lingvaj argumentoj aŭ lingvismo. Konscio pri lingva diverseco kaj evitado de senkonscia diskriminacio surbaze de lingvo estas samgrava por socia egaleco kiel konscio pri la eblaj efikoj de sekso, raso, handikapo, religio aŭ seksa orientiĝo.

La hegemoniaj interesoj de grandaj potencoj ĉiam manifestiĝis lingve, aperintaj en la formo de instruado de siaj lingvoj. Dum la tempoj de la Ligo de Nacioj estis franca vetoo kontraŭ Esperanto, kaj en la 21-a jarento la angla lingvo regas la mondon. Tiu ĉi dominado kreas diskriminacion. Universala Esperanto-Asocio atentigas regule pri diskriminacio surbaze de lingvo, specife kaj sagace malpermesata en la dua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar "plenaj homaj rajtoj inkluzivas lingvajn homajn rajtojn, kiuj formu bazon por reciproka respekto kaj kunlaboro. Lingvaj politikoj estas esenca parto de la agado por homaj rajtoj por preventi diskriminacion, kaj por konstrui komunajn komprenojn pri la gravaj defioj kiujn frontas la homaro."

Terminologio

Lingvofobio

Ĉar lingva diskriminacio estas ofta kaj kutima formo de diskriminacio, pretervidita kaj foje eĉ banaligita sen ke iu ajn rimarkas ĝin, la franca lingvisto Philippe Blanchet opinias la terminon Glottophobie (franca por lingvofobio) estas preferinda al la esprimo "lingva diskriminacio" (trovebla en la versioj en aliaj lingvoj de ĉi tiu Vikipedio-paĝo) por riveli ĉi tiun maljustecon en la konscienco de la publiko. La frazo "Lingva Diskriminacio" eble sugestas, ke temas pri lingvoj kiuj estas diskriminaciataj, anstataŭ la homoj, kiuj uzas ilin.

Lingvismo

Tiu termino estis kreita en la 1980-aj jaroj fare de lingvisto Tove Skutnabb-Kangas, kiu difinis lingvismon kiel "ideologioj kaj strukturoj, kiuj estas uzataj por legitimi, efiki kaj reprodukti neegalan dividon de potenco kaj rimedoj inter grupoj, difinitaj surbaze de lingvo aŭ lingvaĵo". "Senhavigi homojn de potenco kaj influo pro ilia lingvo, pri tio lingvismo temas fundamente". Tiu formo de diskriminacio referencas al antaŭjuĝoj, malestimo aŭ ne objektive pravigita malakcepto al alia(j) lingvo(j) kaj iliaj parolantoj.

Bazita sur diferenco en lingvo, persono povas aŭtomate juĝi pri la edukado, socia statuso, karaktero aŭ aliaj trajtoj de alia persono. Ĉi tiuj perceptitaj juĝoj povas tiam konduki al maljusta traktado de la individuo. Fari konkludojn pri ies raso surbaze de lingvouzo ne necese estas rasisma. Se iu surbaze de tiu konkludo agas en diskriminacia maniero tiam potenciale ekestas lingvorasismo. Ekzemple en la filmo "Sorry to Bother You", nigra telemarketisto sukcesas nur post kiam li komencas paroli kiel blankulo (kun "blanka voĉo")..

Ofte ĝi implikas lingvojn respektive esprimmanierojn de malplimultoj aŭ de difinitaj sociaj grupoj. Ĉar en Esperantio la denaskaj parolantoj ne havas privilegian statuson, tio donas al parolantoj de Esperanto pli demokratan perspektivon. Estas multaj kontraŭdiskriminaciaj proponoj kaj mezuroj por strebi al rasa egaleco, protekti fiŝojn kaj plantojn, kial ne lingvaj kontraŭdiskriminaciaj mezuroj por protekti lingvan diversecon. Ingrid Pillier en ŝia libro pri "lingva diverseco kaj socia justeco", ŝi ekzamenas lingvon kiel ilo de eksludo, diskriminacio kaj malavantaĝo kaj esploras kio povus esti la enhavo de lingva justeco.

La Eŭropa Komisiono kontraŭ Rasismo kaj Maltoleremo (ECRI) de la Eŭropa Konsilio dissendis rekomendon ke lingvo-diskriminacio konstituas formon de rekta kaj nerekta rasismo.

Lingvaj antaŭjuĝoj

Samkiel la germana "linguizismus", la pola "Lingwicyzm", ankaŭ la esperanta termino "lingvismo" devenas de la angla linguicism. Tiu termino estis enkondukita de Tove Skutnabb-Kangas kaj Jim Cummins en la 1980-aj jaroj.

Tove Skutnabb-Kangas kritikis kaj la malrespekton al dulingveco kaj la neglekton de infanoj de fremda denaska lingvo (ekzemple turkaj infanoj en Germanio). Cummins konstatis, ke multajn homojn timigas la imago, ke dua lingvo malpliigu ilian kompetentecon pri la unua lingvo. En la franca lingvo Philippe Blanchet kreis ankaŭ novan terminon: 'glottophobie' (lingvofobio), ĉar por krei konsciiĝon nova termino necesus.

Analogaj al lingvismo estas aliaj -ismoj kiel seksismo, rasismo, naciismo. En la nederlanda oni eĉ kreis la neologismon 'rosisme' (rufismo) por indiki la malestimon al homoj kun rufa hararo. Lingvismo manifestiĝas per diskriminacio de alilingvaj aŭ plurlingvaj homoj. Kvankam la nederlandlingva vikipedio parolas pri taalracisme (lingvorasismo), lingvismo tamen diferencas de rasismo per tio, ke la sciata(j) lingvo(j) estas determinata(j) ne genetike, sed per la edukado. Problemo estas ke dulingveco kutime tuŝas nur la regresan lingvon kaj ne la hegemonan aŭ ekspansian lingvon, kiu en la praktiko ofte kondukas al unuflanka dulingvismo. Pascale Casanova, esploristo kaj literatura kritikistino, kiu havas nenion kontraŭ individua dulingvismo, asertas ke ju pli granda la kolektiva dulingvismo etentdiĝas kaj la lingvoj interkontaktiĝas kaj interpenetras unu la aliajn des pli la lingva superregado funkcias.

Lingvaj malegalecoj

Lingvismo konkrete esprimiĝas per malavantaĝoj, sub kiuj homoj suferas pro ilia parolata aŭ skribata lingvo. Tio koncernas ne nur la lingvon laŭ oficialaj difinoj, sed ankaŭ dialektojn kaj akĉentojn. Tia diskriminacio okazas ekzemple en dungado, sed ankaŭ en ĝeneralaj situacioj de la socia vivo. En lia esplorado Philippe Blanchet, la aŭtoro de la libro Discriminations : Combattre la glottophobie (Diskriminacioj: kontraŭbatali la lingvismon), sciis rikolti relative malmulte da ekzemplojn de lingvismo koncerne al aliaj lingvoj. Kontraŭe li kolektis multege da ekzemploj ligitajn al la diskriminacioj en rilato al ies lingvaĵo, dirmanieroj ktp. Jen ekzemplo :

  • Irana knabo ne rajtis paroli la gilan t.e. loka irana lingvo, ĉar tiu lingvo estis malpermesita en la lernejo kaj li devis studi en la persa kaj preĝi en la araba. Ankoraŭ junaĝe li sciis nek la persan, nek la araban. La persaj instruistoj ridis pri lia persa kaj la religiaj instruistoj pri lia araba elparoloj.

Inter la ekzemploj de lingvoj kiuj estis objekto de diskriminacio en la pasinteco menciieblas la kopta lingvo, la eŭska, la kimra. Plue ankaŭ la diskriminacio de la tamiloj en Srilanko.

  • Konkreta ekzemplo rilate al la diskriminacio de Esperanto estis raportita en Libera Folio kiu menciis ke Amazon forprenis la libron “La granda kaldrono” de John Francis, ĉar ili pretendas ke estas en lingvo "ne subtenata de ilia e-reader Kindle", eĉ sciante ke la versio sen la ĉapelitaj literoj aspektis perfekte bone ĉe Kindle-aparato. Ĉar Esperanto estas (relative parolata) eta merkato kompare al aliaj lingvoj, jam ne ekzistas samnivela ludkampo [angla vikipedio] ekde la komenco, precipe se oni konsideras ankaŭ kulturajn produktojn (librojn, muzikon, ...) kiuj el tiu vidpunkto estas kutime puŝataj antaŭen pro komercaj motivoj por vendi ilin.
  • Akceptiĝo kaj sukcesnivelo rilate al la disvastigo kaj populareco de libro multrilate dependas de lingvo kiu estas demografie kaj geografie plejeble multe instruata kaj parolata : la Nobelpremio, precipe tiu pri literaturo, montras ke la gajnintoj plejmulte konsistas el verkistoj kiuj aŭ rekte verkis en la angla sen bezoni tradukon aŭ kies verkoj estis tradukitaj anglen. Alilingvaj verkistoj kun malsimilaj gepatraj lingvoj, kiujn ili mem ne povis elekti, spertas malavantaĝon pagante por traduklaboroj aŭ ili scias verki rekte en la angla, ĉar ili jam investis la necesan tempon kaj monon en la lernado de la lingvo.
  • Ĉar la angla estas nuntempe la domina lingvo, ĝi ankaŭ fariĝis la preferata lingvo de tradukado. La angla "ĉeestas en pli ol 50% de la tradukoj tutmonde kaj en du trionoj de la tradukoj en la francan". Aliflanke, laŭ Lawrence Venuti, aŭtoro de la libro "The translator’s invisibility: A history of translation" (la ne-videbleco de la tradukisto : historio de tradukado) "la literaturo de la ne-angla parolanta mondo malaperis (preskaŭ) de la nuntempa angla-amerika kulturo".
  • Ankaŭ la esploristoj kaj terminologoj J.B. Marcelessi kaj Louis Guespin analizas situaciojn de lingva diskriminacio inter sciencistoj, sub scienca esplortereno kiun ili prefere baptis glottopolitique (glosopolitiko) prefere ol lingvopolitiko, kaj kiu klarigas ke la dinamiko inter lingvoj estas formita pere de multaj interpersonaj, ekonomiaj kaj ideologoiaj faktoroj. Vidu ankaŭ sub Eldiro de David J. Rothkopf pri internacia lingvo.
  • En la libro "Politics of the Veil' , tradukita en la francan sub la titolo "La politique du voile" Joan W. Scott indikas eblan lingvisman tendencon kiam ekzemple en la germana Bundestag, politikistoj pripensis malpermesi imamojn prediki en la araba lingvo.
  • En Peruo lingva diskriminacio estas tiom akra ke multaj parolantoj de la keĉua (13% de la perua loĝantaro laŭ la censo de 2007) decidas ne instrui sian idaron tiun lingvon pro timo, ke ili alfrontos malakceptadon aŭ mokon.

Lingvismo tendencas kaŭzi malfacilaĵojn en la lernado kaj uzado de aliaj lingvoj ol la nura dominanta lingvo. El historia vidpunkto ĉi tio fontas el la sento kaj konduto de supereco kiun havas grupoj kiuj estas ekonomie kaj socie pli privilegiaj. La lingvismo tendencas ankaŭ al supervalorigo de la unulingveco, kvankam oni scias ke homoj kiuj kreskas plurlingve, sendepende de la koncernaj lingvoj, lernas ĝenerale multe pli facile aliajn lingvojn ol unulingvanoj. Estas multe pli facile pasi de la lernado de du al pli da lingvoj ol pasi de unu lingvo al dua lingvo.

La temo lingvismo speciale gravas en lernejoj kie unuflanke necesas doni al gelernantoj scion pri la elektebla(j) aŭ elektita(j) lernolingvo(j), dum aliflanke respekti iliajn gepatrajn lingvojn. Konata metodo por tio estas instrui ĉiujn lernantojn en (la) loka lingvo, sed anstataŭigi la instruadon en la unua fremdlingvo per instruado en la denaska ne-enlanda lingvo.

Vidu ankaŭ lingva malegaleco en la filmindustrio.

Angligo en la sciencoj

Homoj kiuj sciencumas en malriĉa lando aŭ apartenas al malriĉa socia tavolo, parolas nehegemonian lingvon kaj kreskis en neokcidenta kulturo, suferas fortan bremsadon, kiu malfaciligas disvastigi iliajn ideojn, proponojn kaj eltrovojn. Rezulte, la scienca mondo ŝajnas havi nur unu kanalon, kiu parolas angle, fortigas okcidentan manieron rigardi+pensi+esti en la mondo, elstarigas kelkajn esploristojn aŭ esplortemojn kaj forĵetas, kaŝas aŭ neglektas la ceterajn.

Por altiri tutmondan studentaron en multaj landoj universitataj programoj angliĝas. Alilingvaj studentoj demandas ke ili ricevu ĉiujn bultenojn kaj regulojn en la angla. Tiele universitatoj fariĝas kvazaŭ tradukagentejo. Profesoroj kaj asistantoj investas en ĉi tiuj programoj, sed tial havas malpli da tempo por la programoj en la lingvo(j) de la propra lando. La tiel faritaj elspezoj fakte celis helpadon al studentoj kiuj spertas malfacilaĵojn. Tiele la mono fluas al la administrado de programoj kiuj ĉefe celas la pli riĉajn studentojn. Angligo en la realo iras je la kosto de demokratio.

Lingvoj estas egalvaloraj, sed la socia kunteksto en kiu komunikado okazas, kaŭzas malegalecon inter lingvoj ekzemple lingvo kun la pli alta statuso pro ĝia uzo en pli da kuntekstoj kaj socie pli gravaj kuntekstoj ankaŭ plej ofte fariĝas la lingvafrankao inter homoj kiuj ne parolas la saman lingvon. Tiu lingva malegaleco kutime estas plifortigita pere de lingvopolitiko kiu hierarkie difinas la lingvon plej prestiĝan kiel la plej altranga en la socia ordo.

Nuntempe estas multegajaj sciencaj revuoj kiuj ne faras lingvan korektadon de la publikigataj artikoloj. Aliflanke, anglaj kaj usonaj sciendaj revuoj kune kun aliaj renomaj sciencaj revuoj kun firma tradicio rifuzas kontribuojn verkitaj en proksimuma angla lingvo.

Lingva alkonformigo

Studoj montras komparon de la komunikado en fremdaj landoj inter turistoj kaj lokaj loĝantoj. En landoj kiuj multe dependas de turismo, de kiuj multaj estas en la Tria Mondo, estas kutima ke la turistoj malofte deziras akomodi sin al la komunikadostilo de la indiĝenoj nek havas la kompetentecon paroli en la loka lingvo. Aliflanke, la loka ekonomio de tiuj landoj kaj la perlaboron de ĝiaj civitanoj forte dependas de ĉi tiuj turistoj. Sekve, estas granda bezono akomodi la komunikajn stilojn de la turistoj.

Ankaŭ politikistoj estas sub la premo de lingva alkonformigo, ĉar por altiri la atenton de la internacia amaskomunikilaro la sola maniero estas la uzo de la reganta lingvo, nuntempe ĉefe la angla, alie neniu eksterlanda TV-stacio muntos frazon en sia elsendo. Ankaŭ en la Eŭropa Unio la uzado de la lingvoj estas politike sentema. La germanoj kaj aŭstroj forrestis protese de neformala Eŭropa Ministrara Konsilio en Finnlando en julio 1999, ĉar en antaŭa renkontiĝo estis parolata nur la angla, franca kaj kelkfoje finna lingvoj. Por Germanio - la plej granda en ĉiuj: lando, loĝantaro, lingvo kaj ekonomio - la rajto uzi sian propran lingvon estas afero de principo.

Lukti kontraŭ lingva diskriminacio

Esperanto estas ligita al defendado de ĉiuj homoj kiuj estas diskriminaciataj pro la uzo de iu lingvo.

Diversaj institucioj aŭ firmaoj ofte preferas dungi denaskajn parolantojn de la angla. Tio povas esti rigardata kiel formo de lingva diskriminacio. Post atentigo pri lingva diskriminacio (en 2002) de la Brusela Komunikadcentro (BKC) al la Eŭropa Komisiono, la eŭropaj institucioj sekve komencis ŝanĝi la vortigon denaska parolanto de la angla al denaska aŭ denask-nivela parolanto de la angla, kio signifas la anstataŭigon de rekta diskriminacio per malrekta diskriminacio. Ĉar la prefero de anglalingvanoj estas pravigebla per la nuntempe tre forta rolo de tiu ĉi lingvo, oni ne nepre devas rigardi tian preferon kiel malpermesitan (rektan aŭ nerektan) diskriminacion.

Tuj kiam denaskaj kaj ne-denaskaj parolantoj interparolas, denaskaj parolantoj ofte ne dividas la tn.'komunikan ŝarĝon' kaj metas la respondecon pri sukcesa komunikado nur sur la ŝultroj de ne-denaskaj parolantoj. Ne estas nur la nivelo de la lingva kapableco de ne-denaska parolanta eksterlanda laboristo kiu povas kaŭzi problemojn kun denaske parolantaj kolegoj. Ilia dunganto ankaŭ povus konsciigi siajn dungitojn pri la utilo sekvi kurson de interkultura edukado kaj komunikado.

Aliflanke la ekzisto de Esperanto montras, ke avantaĝigo de la parolantoj de unu nacia lingvo ne estas nepre necesa. Sekve el esperantista vidpunkto la esprimo lingva diskriminacio estas pli bone pravigebla ol el neesperantista vidpunkto.

Kopirajtoj

La kopirajto baras la tradukeblojn de naciaj kulturproduktoj (filmo, libro), ekzemple malgraŭ ke la traduko pretas por aperigi la libron "Hari Poter" tiu libro ne povas aperi en Esperanto pro merkataj kondiĉoj kiuj reguligas la kopirajton.

Rolludo en rilato al lingvaj rajtoj kaj lingva diskriminacio

Delatoj sub: Lingva Festivalo -> Rolludo pri lingvopolitiko

Kritiko

En kelkaj landoj (ekzemple en Brazilo) estas tute normale, ke ne ĉiuj civitanoj havas la saman denaskan lingvon; tie la koncepto de lingvismo aŭ lingva diskriminacio estas malfacile komprenebla.

En aliaj landoj, kie la plimulto de la civitanoj nur parolas unu lingvon (la solan kaj oficialan), la koncepto estas same malfacile komprenebla.

Ankaŭ kiam ĵurnalistoj helpe de ĉeestanta interpretisto intervjuas homojn pere de komuna lingvo inter la ĵurnalisto kaj la interpretisto, la televidaj spektantoj ne videbligas la interpretiston kaj tiel donas al la spektantoj la impreson ke la intervjuinto kaj la ĵurnalisto scipovas interparoli senpere pro tio ke la intervjuinto almenaŭ pasive komprenus la lingvon kiun uzas la ĵurnalisto.

Bibliografio

  1. (fr) Robert Phillipson (2019), L'impérialisme de l'anglais : un défi pour l'Europe (imperialismo de la angla : defio por Eŭropo), Paris, Libre & Solidaire, ISBN (aperos en marto 2019)
  2. (fr) Philippe Blanchet et Stéphanie Clerc Conan (2018), Je n’ai plus osé ouvrir la bouche... Témoignages de glottophobie vécue et moyens de se défendre (mi ne plu aŭdacas malfermi la buŝon...atestoj de travivita lingvofobio kaj manieroj por defendi sin kontraŭ ili), Limoges, Lambert-Lucas, 128 pp., ISBN/EAN 978-2-35935-267-2.
  3. (fr) Philippe Blanchet (2016), Discriminations : combattre la glottophobie (diskirminacioj : kontraŭbatali la lingvofobion), Textuel, 192 pp., ISBN 978-2-84597-544-6
  4. (fr) Pascale Casanova (2015), La langue mondiale : traduction et domination (la tutmonda lingvo : tradukado kaj superregado), (pdf Arkivigite je 2019-08-02 per la retarkivo Wayback Machine), Paris, Seuil, 129 p.
  5. (en) Shinya Uekusa (2014), Everyday Experiences of Linguicism : a socilogical critique of linguistic human rights (ĉiutagaj spertoj de lingvismo : sociologia kritiko de lingvaj homaj rajtoj).LAP Lambert Academic Publishing, 102 pp, ISBN 9783659590320.
  6. (eo, en, fr) Mark Fettes & Suzanne Bolduc, (1998), Al lingva demokratio/Towards Linguistic Democracy/Vers la démocratie linguistique. Aktoj de la Nitobe-simpozio de Internaciaj Organizaĵoj en Prago (20-23 julio 1996), Rotterdam, UEA, 212 pp.
  7. (en) Rosina Lippi-Green (1997), English with an accent: Language, ideology, and discrimination in the United States. London/New York: Routledge
  8. (en) Tove Skutnabb-Kangas & Robert Phillipson (1995), Linguistic Human Rights. Over-coming linguistic discrimination. Contributions to the Sociology of Language, Berlin & New York: Mouton de Gruyter, 478 pp., paperback , ISBN 3-11-014878-1.
  9. (en) Lawrence Venuti (1995). The translator’s invisibility: A history of translation, New York, Routledge.
  10. (fr) Claude Piron (1994), Le défi des langues - du gâchis au bon sens (La defio de la lingvoj), Paris:L'Harmattan, paĝoj 156-157.
  11. (en) Robert Phillipson (1988), Linguicism: Structures and ideologies in linguistic imperialism, en: Tove Skutnabb-Kangas, Jim Cummins, Minority education: from shame to struggle. Clevedon, Avon: Multilingual Matters, paĝoj 339-358.
  12. (eo) Sovetio : Lingva diskriminacio, Monato, 1986/01, p. 18.
  13. Goro Christoph Kimura (2016) Setuei no susume: Datu eigoizon koso kokusaika, Gurobaruka taiou no kagi! [Towards Reducing the Use of English Decreasing Dependence on English is the Key to Responding to Internationalisation and Globalisation]. Tokio: Yorozusyobo. 283 pp.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Tags:

Lingva Diskriminacio TerminologioLingva Diskriminacio Lingvaj antaŭjuĝojLingva Diskriminacio Lingvaj malegalecojLingva Diskriminacio Angligo en la sciencojLingva Diskriminacio Lingva alkonformigoLingva Diskriminacio Lukti kontraŭ lingva diskriminacioLingva Diskriminacio Rolludo en rilato al lingvaj rajtoj kaj lingva diskriminacioLingva Diskriminacio KritikoLingva Diskriminacio BibliografioLingva Diskriminacio Vidu ankaŭLingva Diskriminacio Eksteraj ligilojLingva Diskriminacio ReferencojLingva Diskriminacio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Futbala Mondpokalo 2022HlibokeBaratoEtel AdnanJamné (apartigilo)SemoloEinar Sigurðsson en EydalirKalvinismoVladimir Kara-MurzaTiokarbonatoAlbanioRIA NovostiYandexMargaret Zaleski-ZamenhofSeverodoneckWalzenhausen (stacidomo)RamadanoTuluzoJapana nomo de eraoGrekioHeiden (stacidomo)BatfaKanadoIgnác RuzitskaTimo KelarantaHirohitoAngla lingvoYTŜramloHlinjanijBahaa Esperanto-LigoFebruaro de 2015La infana rasoVikiversitatoSpeciala teorio de relativeco2023DětmaroviceStephen SondheimOrgasmoIslamoAfrikohelpservoNeustadt an der WaldnaabEpiskopoMilitoSveda lingvo en FinnlandoPopidoReprodukta sano1800-aj jarojRumana AkademioPeter MittermayrDeklaro de kristnaska paco (Finnlando)Fluganta Spagetmonstro14-a de septembroGlobasaKodoKalnjikVikioPortugalioDyjiceGreta ThunbergDuetila dutiokarbonatoParkstein (monto)7-ZipAnsa kaj OivaSistemo por administrado de enhavo🡆 More