Laufen-Uhwiesen estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schloss Laufen am Rheinfall (stacidomo). |
Ĝi havis 1509 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo konsistas el la tri municipoj Uhwiesen, Laufen kaj Nohl.
Laufen-Uhwiesen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Andelfingen |
Koordinatoj | 47° 40′ 16″ N 8° 38′ 13″ O / 47.67111 °N, 8.63694 °O 8° 38′ 13″ O / 47.67111 °N, 8.63694 °O |
Nombro de loĝantoj | 1509 |
Areo | 6,27 km² |
Alteco | 457 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8248 |
Komunumkodo | 0034 |
Laufen-Uhwiesen situas ĉe la bordo de la rivero Rejno, kies fama akvofalo troviĝas je duona sur la teritorio de la komunumo en la municipo Laufen. La komunumo konsistas el la municipoj Uhwiesen, Laufen kaj Nohl.
La najbaraj komunumoj de Laufen-Uhwiesen estas Benken, Dachsen, Feuerthalen, Flurlingen, Jestetten (Baden-Virtembergo, Germanio), Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo (Kantono Ŝafhaŭzo), Schlatt (Kantono Turgovio) kaj Trüllikon.
Sub la Kastelo Laufen ĉe la Rejn-Akvofalo la komunumo disponas pri haltejo sur la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo al Vinterturo kaj estas per ĝi kaj per poŝtaŭtobuslinoj bone konektita al al Zurika Trafik-Unio. La komunumo ankaŭ havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A4.
Unua dokumenta mencio de la municipo Laufen datiĝas el la jaro 858 kiel Laufin kaj de Uhwiesen el la jaro 1290. Kiel posedaĵo de la Episkopejo Konstanco la komunumo Laufen-Uhwiesen estis en la jaro 1452 subigita al la regado de la urbo Zuriko. Malfacila epoko estis la okupado far francaj, aŭstraj kaj rusaj trupoj en la militjaro 1799 dum la helveta revolucio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Laufen-Uhwiesen, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.