Schlatt (por distingi ĝin de aliaj lokoj kun la nomo Schlatt ankaŭ nomita Schlatt ĉe Diessenhofen aŭ Schlatt (Turgovio)) estas komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Diessenhofen) en Kantono Turgovio, Svislando.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Schlatt |
Ĝi havis 1 574 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 11 586 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Schlatt | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Frauenfeld |
Geografia situo | 718559 / 278897 47.659.016666666666747° 39′ N, 9° 1′ O; CH1903: 718559 / 278897 |
Nombro de loĝantoj | 1586 |
Areo | 15,5 km² |
Alteco | 416 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8252 |
Komunumkodo | 4546 |
Schlatt situas ĉe la suda bordo de la rivero Rejno ĉe la orienta bordo de Cholfirst. Ĝi estas la plej nordokcidenta komunumo de Kantono Turgovio kaj limas nur en okcidento al turgovia teritorio.
Schlatt konsistas el la municipoj de la iama komunumo Mett-Oberschlatt, nome Mett-Schlatt, Oberschlatt, Fallentor, kaj de Unterschlatt, al kiu krom Unterschlatt mem apartenas la municipoj Altparadies (ĉe la iama Monaĥejo Paradies), Neuparadies kaj Fallentor.
Aliflanke de la rivero Rejno en nordo situas la germana enklavo Büsingen am Hochrhein. En okcidento Schlatt limas al Feuerthalen kaj Laufen-Uhwiesen, en sudokcidento al Trüllikon, en sudo al Truttikon, en oriento al Basadingen-Schlattingen kaj en nordoriento al la urbeto Diessenhofen.
Schlatt disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Ŝafhaŭzo al Stein ĉe Rejno.
La unua dokumenta mencio de Schlatt datiĝas el la jaro 858 kiel Slate. En mezepoko la Grafejo de Kiburgo posedis la voktorajtojn pri Schlatt. En la 15-a jarcento tiuj rajtoj transiris al la urbo Diessenhofen, kiuj ekzercis ilin ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. En la jaro 1799 apud Schlatt proksime de la Monaĥejo Paradies aŭstraj trupoj sukcesis transiri la Rejnon.
En la jaro 1999 la tiamaj lokaj komunumoj Mett-Oberschlatt kaj Unterschlatt kunfandiĝis al la nuna komunumo Schlatt.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Schlatt TG, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.