La Fajra Birdo aŭ Fajrbirdo (en franca L'Oiseau de feu; en rusa Жар-птица, Zhar-ptitsa) estas baleto de la rusa komponisto Igor Stravinski, verkita por la pariza sezono de 1910 de la Rusaj Baletoj de Sergej Djagilev, kun koreografio de Miĥail Fokin.
La scenaro de Aleksander Benois kaj Miĥail Fokin estis bazita sur rusiaj fabeloj pri la magia brila birdo kiu povas esti kaj beno kaj malbeno por ties posedanto. Ĉe la premiero en la 25a de junio 1910 en Parizo, la verko estis tuja sukceso kaj de aŭdantaro kaj de kritikistaro.
La Fajra Birdo | |||||
---|---|---|---|---|---|
baleto • muzika verko aŭ komponaĵo | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | rusa lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1910 | ||||
| |||||
La baleto havis historian gravon ne nur kiel malkovra majstroverko de Stravinski, sed ankaŭ kiel eko de la kunlaboro inter Djagilev kaj Stravinski kio produktos ankaŭ Petruŝka, La konsekro de la printempo, Pulcinella kaj aliaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article La Fajra Birdo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.