Gongo estas muzikinstrumento, konsistanta el vertikale pendanta disko de metalo, kiu forte kaj vibre resonas pro taŭga frapo; ĝi produktas difinitan tonon kaj povas esti agordita.
Gongo (el malaja: gong; en ĉina: 鑼;en pinjino: luó; en japana: 鑼, translit. ra; en kmera: គង - Kong; en tajlanda: ฆ้อง Khong; en vjetnama: cồng chiêng; en asama: কাঁহ kãh) estas frapinstrumento de Orienta kaj Sudorienta Azio kiu prezentas formon de plata, cirkla metaldisko kiu estas frapata per marteleto, frapilo aŭ bastoneto. La gongo datas el la Bronzepoko nome el ĉirkaŭ 3500 a.K. La termino 'gong' devenas el Javo kaj scienca kaj arkeologia esplorado establis, ke Birmo, Ĉinio, Javo kaj Anamo estis la kvar ĉefaj gongo-fabrikejaj centroj de la antikva mondo. La gongo poste faris sian vojon al Okcidento en la 18a jarcento kiam ĝi estis uzata ankaŭ en la perkuta sekcio de okcident-stila simfonia orkestro. Ankaŭ formo de bronza kaldrona gongo konata kiel sonbovlo estis amplekse uzata en antikvaj Grekio kaj Romio, por ekzemplo en la fama Oraklo de Dodona, kie estis uzataj ankaŭ diskogongoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gongo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.