La-Pazo (hispane La Paz, ajmare Chuqi Yapu) estas la administrativa ĉefurbo de Bolivio, kiel sidejo de la registaro.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: La-Pazo (apartigilo) |
La oficiala sidejo estas Sukro.
La-Pazo | |||
hispane Nuestra Señora de La Paz, ajmare Chuqi Yapu | |||
urbo | |||
| |||
Oficiala nomo: La Paz | |||
Moto: hispane Los discordes en concordia, en paz y amor se juntaron y pueblo de paz fundaron para perpetua memoria | |||
Ŝtato | Bolivio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Pedro Domingo Murillo | ||
Departemento | La-Pazio | ||
Montaro | Andoj | ||
Situo | La-Pazo | ||
- alteco | 3 640 m s. m. | ||
- koordinatoj | 16° 30′ 08″ S 68° 09′ 56″ U / 16.50222 °S, 68.16556 °U | ||
Areo | 472,0 km² (47 200 ha) | ||
- de metropolo | 3 240,0 km² (324 000 ha) | ||
Loĝantaro | 877 363 (2011) | ||
- de metropolo | 2 364 235 | ||
Denseco | 1 858,82 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 730 loĝ./km² | ||
Fondita | 20-a de oktobro 1548 | ||
- fondinto | Alonso de Mendoza | ||
- sendependeco | 16-a de julio 1809 | ||
Horzono | UTC (UTC-4) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | 02 | ||
Situo enkadre de Bolivio | |||
Situo enkadre de Sud-Ameriko | |||
Vikimedia Komunejo: La Paz, Bolivia | |||
Retpaĝo: www.lapaz.bo | |||
La loĝantaro en 2001 estis de ĉirkaŭ 1 miliono da homoj. Ĝi situas en la malsupra parto de planaĵo, en alteco de 3600 metroj super marnivelo. En la supra parto troviĝas la urbo de El Alto, kun kiu ĝi formas aglomeraĵon, kaj kie troviĝas la internacia flughaveno.
Ĝi estis fondita en 1548 fare de Alonso de Mendoza kun la nomo Nuestra Señora de La Paz (Nia Sinjorino de la Paco). En 1825, post la batalo de Ayacucho dum la sendependiĝa milito de Sudameriko la nomo estis ŝanĝita al La Paz de Ayacucho.
En 1898, La Paz fariĝis la fakta ĉefurbo de la nacia registaro, dum Sukro restis nur la konstitucia ĉefurbo.
Ekzistas partneraj rilatoj interalie al la urbo
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article La-Pazo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.