L'Humanité (La Homaro) estas franca ĉiutaga gazeto, fondita en 1904 de la socialisto Jean Jaurès.
L'Humanité | ||
---|---|---|
taggazeto • periodaĵo | ||
Komenco | 18-a de aprilo 1904 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Q2845815 | |
Ideologio | ||
Fondinto(j) | Jean Jaurès vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
En 1920, okaze de la kongreso de Tours, de la Franca Sekcio de la Laborista Internacio, pli ol 2 trionoj el la delegitoj voĉdonas favore al la aliĝo al la Tria komunista Internacio, iĝante tiel Franca Sekcio de la Komunista Internacio, kaj pli poste komunista partio, kaj igas L'Humanité ĝia oficiala organo.
L'Humanité estis malpermesita en 1939 pro subteno al la sovet-germana pakto kaj pro la malpermeso de la komunista partio. Post la Okupado de Francio fare de la nazioj en 1940, ĝi aperis kaŝe kaj ludis gravan rolon en la rezistomovado. Multaj ĵurnalistoj el ĝia redakcio pereis dum la batalo kontraŭ la nazioj. Post la Liberiĝo ĝi malkaŝe reaperis ekde la 21-a de aŭgusto 1944. Dum la postmilitaj jaroj ĝi eldoniĝis en 500 000 ekzempleroj.
La gazeto sendependiĝis en la 90-aj jaroj, sed plu restas ligita al la komunista partio. Ĝia eldonkvanto falis sub 70 000 ekzempleroj. Kiel ĉiuj opinigazetoj, kiuj ricevas nur malmultan monon el reklamoj, por kiuj la ŝtataj subvencioj malkreskas dum la poŝtaj elspezoj kreskas, ĝia financa situacio estas tre malstabila, kaj konstante aperas alvokoj al solidarecaj mondonacoj fare de la legantoj. La financaj malfacilaĵoj provokis malfermon de la gazeta kapitalo al ĝia legantoasocio (la Amikoj de L'Humanité), sed ankaŭ al la televidelsendejo TF1 kaj al la milita entreprena trusto Lagardère.
Ĉiujare, estas organizita la Homara Festo en La Courneuve.
Laŭlonge de sia historio, L'Humanité subtenis la valorojn de ĝia fondinto, Jean Jaurès, kiu prioritatigis la batalon por la paco kaj la sendependecon de la laborista movado en la centro de siaj prioritatoj. Sed ĝi malproksimiĝis de liaj konceptoj pri reformismo. Ĝi klare elektis la revolucian kampon kaj la Francan Komunistan Partion, kontraŭ la cetero de SFIO, dum Jaurès deziris konservi la unuecon de la socialistoj en sia gazeto. Ĝis la 1990-aj jaroj, L'Humanité subtenis ĉiujn kampanjojn, kiujn iniciatis la komunista partio.
La retejo de L'Humanité (l'humanité) disponigas senpage ĉiujn gazetajn eldonojn, unu tagon post la apero de la papera versio. Ĝi ankaŭ enhavas ĉiujn arĥivojn enkomputiligitajn post la kreo de la retejo (en februaro 2006, 347 000 artikoloj ekde la 2-a de februaro 1990). La senpaga disponigo de la arĥivoj estas politika elekto de la gazeta estraro, same kiel la elekto de senpagaj programoj, kiel SPIP aŭ FreeBSD por ĝia mastrumado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article L'Humanité, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.