Lokarno estas urbo en Kantono Tiĉino en Svislando.
Ĝi havis 14 909 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La oficiala lingvo estas itala.
Lokarno | |
---|---|
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lokarno |
Komunumaro | Lokarno |
Koordinatoj | 46° 10′ 0″ N 8° 48′ 0″ O / 46.16667 °N, 8.80000 °O 8° 48′ 0″ O / 46.16667 °N, 8.80000 °O |
Nombro de loĝantoj | 14909 |
Areo | 19,4 km² |
Alteco | 200 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6600 |
Komunumkodo | 5113 |
Lokarno situas ĉe la okcidenta bordo de la Majora Lago (Lago Maggiore) kaj formas aglomeraĵon kun la najbara komunumo Ascona. En la apuda vilaĝo Orselina estas telfero per kiu oni povas alsupri al la monto Cardada.
Al Lokarno kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Belinzono tra la ebenaĵo de Magadino kaj fervojlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu deflankiĝas en en Giubiasco de la gotarda fervojlinio kaj la etspura trama fervojo de Domodossola tra la Valo de Centovalli. La stacidomo de Lokarno fakte ne situas sur la komunuma teritorio, sed sur teritorio de la najbara komunumo Muralto. De la centro de Lokarno funikularo kondukas al la Madonna del Sasso en Orselina, de kie aertelfero kondukas al la Monto Bré. Norde de la Majora Lago situas aerodromo.
Ĝi estas grava historia loko pro la Traktatoj de Lokarno en 1925.
La Astrovia Lokarno estas 1 : 1 000 000 000 skala modelo de la Sunsistemo. La Suno estas en la fino de la Via Gioacchino Respini de kie la vojo laŭ la rivero komenciĝas. La planedoj estas troveblaj ĉe la vojo ĝis la eksplanedo Plutono 6 kilometrojn de la Suno en la vilaĝo Tegna.
La sanktejo Madonna del Sasso en Orselina sur altaĵo estas fama vidindaĵo.
Ĉiujare okazas la Internacia filmfestivalo de Lokarno en la monato aŭgusto en la urbocentro ĉe la placo Piazza Grande.
El arkitektura vidpunkto estas multaj interesaĵoj: belaj malnovaj konstruaĵoj kaj samloke kelkaj ekzemploj de moderna arkitekturo. En januaro 2004 la itala historiisto Marino Vigano spekulis ke la kastelo en Lokarno povus esti planita de Leonardo da Vinci.
En la 1980-aj jaro en Lokarno ekzistis aktiva Esperanto-grupo, kies ĉefinicianto estis Dante Bertolini, la iama edukdirektoro de la kantona registaro de Tiĉino. Bertolini instruis dum certa tempo Esperanton en la porinstruista lernejo en Lokarno. En la kvartalo Solduno ekzistis ek de 1985 "Piazetta Esperanto", kiu estis unu el la malmultaj Esperanto-objektoj en Svislando. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 200)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lokarno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.