Taggazeto

Taggazeto (aŭ ĵurnalo) estas gazeto kiu aperas plurfoje semajne, plej ofte ĉiutage krom dimanĉe.

Ĝi estas malpeza kaj forĵetebla eldonaĵo, kutime presita sur malmultekosta papero, enhavanta novaĵojn pri variaj temoj. Ĉi tiuj temoj povas inkluzivi politikajn eventojn, krimojn, sportojn, opiniojn, veterprognozojn, kaj tiel plu. En multaj modernaj taggazetoj ankaŭ pagitaj anoncoj kaj reklamoj prenas ampleksan lokon.

Nuntempe, taggazetoj estas unu el la ĉefaj amaskomunikiloj en evoluintaj socioj, same kiel televido, radio kaj Interreto.

Historio

La unua ĉiutaga eldonaĵo kun skiza resumo pri la ĉefaj eventoj el la pasinta tago aperis en la jaro -59, kiam, en Romo, Julio Cezaro estigis la Acta Diurna populi Romani (ofte nomataj simple Acta Diurna), oficiala gazeto kiu afiŝiĝis en publikaj lokoj.

Modernstilaj taggazetoj tamen naskiĝis en Germanio dum la 17-a jarcento. La unua tia eldonaĵo estis Einkommende Zeitung, kiu estiĝis en 1650 en Lepsiko; ĝi ĉefe celis la tiaman riĉularon, kaj enhavis novaĵojn pri krimoj, ekonomiko, landa kaj eksterlanda politiko.

Inter la 19-a kaj la 20-a jarcento, danke al la industria revolucio kaj al disvastiĝo de legopovo en la okcidentaj landoj, gazetoj kaj taggazetoj iĝis vaste popularaj ĉe ĉiuj sociaj klasoj. Tiaj eldonaĵoj restis ege sukcesaj dum la tuta 20-a jarcento, kiam ili longe funkciis kiel la plej grava amaskomunikilo, flanke al radio kaj, dum la dua duono de la jarcento, al televido.

Dum la lastaj jardekoj, la populariĝo de Interreto grave ekinfluis la evoluon de taggazetoj, kies legantaro rimarkinde malkreskis en pluraj evoluintaj landoj.

Vidu ankaŭ

Tags:

DimanĉoEventoGazetoKrimoNovaĵoOpinioPolitikoSemajnoSportoVeterprognozoĴurnalo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

ManiĥeoAkvoAnarkioDanio3Homaj rajtojArcaicam EsperantomKulturoJoachim von Ribbentrop1978LudkartoZaratuŝtrismoBuchèresPortugalioTertremoAzia marabuoVjetnama militoRevolucioj de 1989Nov-ZelandoApollo TheaterĈeĥioPlayStation 2NoaAzerbajĝanoDinastio Qing200412-a de septembroLMuziknotoAliancanoj20228-a de septembroMonda Boksa OrganizaĵoUniversitatoMontreux-Berna Oberlanda-FervojoBajtoPartio (politiko)Cristina Fernández de Kirchner41962MonakoSovetunioMalpleno de KirkwoodE2014Veliki BirkiAlpojMao ZedongTMalvola orgasmoFosfita acidoUrinadoĈinioJapana lingvoOnce Upon a Time in HollywoodKaraĉioIndiana flutoSeksumadoThomas MannGeografia koordinatsistemoGeko1784Nazia GermanioJulio CezaroInternacia Boksa FederacioVakcina Ribelo17-a de septembroAmanito2023Frandzado🡆 More