Kuracloko estas tia loko, setlejo al kiu oni oficiale aljuĝis tiun ĉi titolon pro speciala taŭgeco por medicina terapio (ekzemple kadre de kuracrestado).
Ekzistas diversaj kategorioj de kuraclokoj, kiuj varias laŭlande. Ekzemple en Germanio, oni distingas:
Marbanejoj kaj aerkuraclokoj ne neprigas la ĉeeston de medicinaj institucioj por kuracterapio.
La titolo kuracloko ne nur havas medicinan signifon, ĝi ankaŭ ofte estas ripozoloko kaj eĉ turismoloko.
Kuracbanloko aŭ kuracbanejo estas tia banloko, kiu havas oficiale ĉi tiun titolon pro speciala taŭgeco por medicina terapio (ekzemple kadre de kuracrestado) pere de la loka kuraca akvo (plej ofte termofonta akvo).
Ĉe la banejo oni povas informiĝi pri konsistaĵoj de banakvo (ofte fero, kalcio, sulfuro, kaj simile), pri konsiloj de la terapio, pri tiaj malsanoj, kiujn la kuracakvo estas taŭga. Dum la historio oni trovis fontojn, kiuj faris sanaj la malsanulojn. En la moderna erao aŭ oni esploras kuracakvon, aŭ hazarde oni trovas ilin dum naftoesploro.
Ĝenerale kie estas akvo, tie oni banadas, tamen oni parolas pri dolĉakvaj banlokoj, se la loko estas tre konvena por banadi, krome regule alvenas ankaŭ turistoj por banadi. Komence ili troviĝis apud rivero, lago aŭ fonto. Baldaŭe artefaritaj akvobordoj formiĝis, ekzemple akvorezervujo, iamaj surfacaj banejoj, kiuj pleniĝis per akvo. Nuntempe amuzaj banejoj formiĝas (ankaŭ ĉe marbordoj).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kuracloko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.