Kristana socialismo estas formo de religia socialismo surbaze de la instruo de Jesuo.
Multaj kristanaj socialistoj kredas ke kapitalismo estas idol-kulto kaj fiksiĝintaj en avideco, kaj kelkaj kristanaj konfesioj konsideras ĝin mortan pekon. Kristanaj socialistoj identigas la kialon de malegaleco ĉar estas asociita kun la avideco kiun ili asocias kun kapitalismo.
Kristana socialismo iĝis grava movado en Britio komence de la 1960-aj jaroj tra la Kristana Socialisma Movado kiu ekde 2013 iĝis konata kiel Kristanoj por Maldekstro.
La esprimo ankaŭ apartenas al pli fruaj figuroj kiel la deknaŭjarcentaj verkistoj Frederick Denison Maurice (The Kingdom of Christ, 1838), John Ruskin (Unto this Last, 1862), Charles Kingsley (The Water-Babies, 1863), Thomas Hughes (Tom Brown's Schooldays, 1857), Frederick James Furnivall (kunkreinto de la Oxford English Dictionary), Adin Ballou (Practical Christian Socialism, 1854), kaj Francis Bellamy (baptisma ministro kaj aŭtoro de la usona Ĵuro pri fideleco).
Unuarangaj fontoj
Duarangaj fontoj
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kristana socialismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.