Kredodeklaro aŭ kredokonfeso referencas al publika deklaro, laŭforme pli aŭ malpli artikita, flanke de iu kristana eklezio, de grupo de kristanoj aŭ de unu aparta kristano, pri enhavo de sia kredo kaj de ĝiaj implicoj.
La neceso pliprecizigi la enhavon de sia kredo kreiĝas ĉiujn kazojn en kiuj ideologiaj aŭ kulturaj fortoj fremdaj (ene kaj melene de la Eklezioj) kapablas endanĝerigi la integrecon de la kredo kaj de la kristana identeco, tia kiel estis transdonita. La kredodeklaro, krome, kiel sintezo de la kristana kredo ricevas ankaŭ instruan aspekton (prenante la formon de kateĥismo aŭ formulante tezojn kaj kontraŭtezojn. Do, necesas distingi kredodeklaro el kredokonfeso kiu estas io pli solena kaj artikolita kaj deviga por ĉiuj, kvankam la distingo foje fariĝas malfacila.
En la Nova Testamento la termino ὁμολογὶα (homologia) povas esti kunligita, en la senco de "kredkonfeso" al la Evangelio aŭ al la kredo; la verbo ὁμολογέω (homologeō) havas kiel objekton jen la kredon jen la pekon. Sub la kompusiĝo kun la persekutoj, la Patristiko alestigas la konceptan novaĵon de la "konfesanto".
Dum la ekzemploj pli antikvaj ol Symbolum Apostolorum (kredo de la apostoloj), ankoraŭ demandformaj, havis en la 2-a jarcento individuan kredodeklaran uzon en la momento de la bapto; la enŝovo de kredo en la oficialan liturgion, ŝajnas esti okazinta en 473 kiam Petro Fulisto, patriarko de Antioĥio (471-488), enkondukis, membriĝante en monofizitismo, en liturgion, la nicean kredon por kritiki kaj konfuzi kion dekretis la koncilio de Kalcedono.
La verbo ἑξὁμολογέω (exomologeo) poste alvenis signifi la pentofaran sakramenton (la pekkonfeso) de la komunumo kuniĝinta (oni vidu en la Didakeo kaj en la unua epistolo de Klemento 51,3). En la 4-a jarcento Johano Krizostomo proponis la publikan pekkonfeson antaŭ la ricevo de la bapto aŭ de la Eŭkaristio Eŭkaristio. La konfeso de la peko ad auriculam ("en la oreloj" de la presbitero), estas mezepoka disvolviĝo, kiu tamen havas sian rolon en la medio de la liturgio.
En la Kvara Laterana koncilio de 1215 la pekkonfeso al la orelo estis igita deviga almenaŭ unufojon jare, rekvizito por partopreni Eŭkaristion.
Pliklariga resumo:
El la dua senco de "konfeso", nome la deklaro pri tio kion oni kredas, naskiĝas la uzo de la termino en la Eklezioj de la Reformacio, nome kredodeklaro por difini, en kontraŭstarigo aparte al katolikismo, sed ankaŭ rilate al la konvinkoj de sektaj grupoj. En la eklezioj de la Reformacio tiaj kreddeklaroj ne estis intencitaj kiel alternativo al la antikvaj ekumenaj kredokonfesoj (ekzemple, la apostola kredo aŭ la Kredokonfeso nicea-konstantinopola, sed kiel asertoj pri la maniero ilin interpreti. Ilia intenco, do, celis klarigi kion signifas proklami ke "Jesuo estas la Sinjoro", kaj montri ke tiu aserto povas esti farita, laŭ protestantoj, nur je la lumo de la pravigo per “sola kredo”. Temis pri konfesdeklaro de la tuta eklezio kaj ne unuopaj teologoj.
La unua konfesdeklaro tiutipa estas la Aŭgsburga konfeso de 1530 kaj, inter la lastaj, la kredodeklaro de Westminster de 1643 kiu surbaze de la Skota kredodeklaro de 1560 fariĝis fundamento de la Eklezio de Skotlando en 1689.
La dekretoj de la Koncilio de Trento (1545-1563) povas esti konsiderataj kiel la kredkonfesa "respondo" de Katolikismo al la principoj de la protestanta reformo kiel proklamataj en la diversaj kreddeklaroj.
La trideknaŭ artikoloj de religio de la Eklezio de Anglio ne estas kredodeklaro en la senco konturita ĉi-supre. Ne temis pri verko de teologoj difinantaj konfesian pozicion, male temis pri pruvo akordigi malsamajn konfesiajn vidpunktojn por favori ĝeneralan eklezian unuiĝon. Fakte ili ne celas devigi ĉiujn provincojn de la Anglikana Komunio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kredodeklaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.