Kotava: Artefarita lingvo kreita en 1978 kun kodo "avk"

Kotava estas helplingvo kreita en 1978, kun reformoj en 1988, 1993, kaj 2008 de Staren Fetcey.

Ĝi estas apriora lingvo kaj uzas 24 literojn de latina alfabeto. Oni diras ke 40 homoj tra la mondo komprenas la lingvon, ĉefe en landoj kie oni parolas la francan. La kreinto ne vaste publikigis la lingvon ĝis 2005.

Kotava (Kotava)
konstruita lingvoInternacia planlingvo
Parolata en Francio, Afriko, Kanado, Hispanio, Polinesio ktp.
Denaskaj parolantoj 0
Fremdlingvo / dua lingvo por 40-50
Skribo latina alfabeto
Kotava: Fonologio, Gramatiko, Ekzemplo de teksto en Kotava
Reguligita de Kotava Avaneda
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 avk
  Glottolog kota1280
Angla nomo Kotava
Franca nomo kotava
Vikipedio
Kotava: Fonologio, Gramatiko, Ekzemplo de teksto en Kotava
Kotava: Fonologio, Gramatiko, Ekzemplo de teksto en Kotava
vdr

Fonologio

Kotava havas kvin vokalojn kaj tri duonvokalojn. La akcentita silabo estas la antaŭlasta, se la vorto finiĝas per vokalo, kaj la lasta silabo, se la vorto finiĝas per konsonanto.

Konsonantoj

dulipa Lipo-
denta
Alveola Post-
alveola
Palata Vela
Plozivaj p b   t d     k g
Nazaj   m     n      
Vibraj       ɾ      
Frikativaj   f v s z ʃ ʒ   x  
Lateraj       l      
Alproksimigaj           j  

Vokaloj

Antaŭaj Malantaŭaj
Ferma i u
Meza e o
Malferma a

Gramatiko

La artikoloj, adjektivoj ktp. akordas kun la substantivoj; ne laŭ genro, sed simple kopiante la saman fin-vokalon. Substantivoj ne devige fleksias laŭ nombro, sed povas preni certain modifilojn por nombro se specifa numerala vorto mankas en la frazo. Plejofte, kiel en Tokipono, propraj nomoj ne aperas sen apuda klasifika substantivo.

Personpronomoj

  • jin - mi
  • rin - vi (singulara formo)
  • in - li/ŝi/ĝi
  • min - ni (inkluziva formo)
  • win - vi (plurala formo)
  • sin - ili/oni
  • cin - ni (neinkluziva formo)

Refleksiva pronomo en Kotava estas int kaj ĝi ne akordas laŭ nombro aŭ persono.

  • (jin) va int tcaté -- mi lavas min
  • (sin) va int tcated -- ili lavas sin

Verbaj finaĵoj

  • (jin) wí - mi vidas
  • (rin) wil -- vi vidas
  • (in) wir -- li/ŝi vidas
  • (min) wit -- ni vidas
  • (win) wic -- vi vidas
  • (sin) wid -- ili/oni vidas
  • (cin) wiv -- ni vidas

Ĉar verboj en Kotava havas personajn finaĵojn oni povas ellasi la personpronomojn.

Kazoj

En Kotava por eksprimi kazojn oni ĉefe uzas partikulojn.

Akuzativo

La akuzativa kazo formiĝas per la partikulo va

  • (min) va welfa wit - ni vidas oceanon

Genitivo

La genetiva kazo formiĝas per la partikulo ke

  • mona ke Boris - domo de Boriso
  • neva ke Sam - libro de Semo

Dativo

Por formi la dativan kazon oni uzas la partikulon pu

  • (rin) va neva pu jin zilil -- Vi donas al mi libron.

Instrumentalo

En Kotava estas du formoj de instrumentala kazo, la unua formo kvalifikas la instrumenton per kiu fariĝas la ago:

  • (in) kan ogalt suter -- li skribas per krajono.

Kaj la dua formo kvalifikas la aganton kiu faras la agon:

  • neva belina gan jin -- la libro kiun mi legas

Ekzemplo de teksto en Kotava

La eta princo (Antoine de Saint-Exupéry). Ĉapitro 6 ( )

Ax ! sersikam, jin va rinafa kexafa blira abicabicon baton al vangrupé. Wetce deasera va zijnuca ke titawaltara rin abrotcion anton diyil. Jin va bata warzafa pinta, gazdon bak balemeaf viel al kosmá, viele rin pu jin ve kaliyil :

- Va titawaltara albanhá. Lanit ta da va titawaltara wit…

- Vexe min goket…

- Va tokcoba goket ?

- Goket da awalt titawer.

Rin taneon nuvelayal gevapan aze va int ve kipegayal. Ise pu jin kaliyil :

- Ware folí da deneon tí !

Keskeon. Viele tir miafiz koe Amerika, awalt, kottan sogruper, vane Franca sotitawer. Ede ko Franca tanveraston co-rolapí, va titawaltara co-rotcoké. Volfikunton Franca tir sumersafa. Vexe, moe rinafa lipinafa winta, va rova abicboron rodivimpayal. Ise va nom disukeyel kotviele djumeyel…

- Konviele, va awalt balem-san-baroyon titawes jin al wí !

Aze moimon rin loplekuyul :

- Grupel… viele kontan tir likexaf, va titawaltara albar…

- Bak viel ke balem-san-baraca kle ligabentaf tiyil ? Vexe sersikam me ve dulzeyer.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Tags:

Kotava FonologioKotava GramatikoKotava Ekzemplo de teksto en Kotava Eksteraj ligilojKotava ReferencojKotava1978198819932008Apriora lingvoFranca lingvoHelplingvoLatina alfabetoLitero

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Sega SaturnJohn Millington SyngeMalneta enlanda produkto1940-aj jarojTagoj en historio26-a de septembroLBirkenwaldFranca respublika kalendaroIslama kalendaroKvadrata kilometroMarabuoVenecia respublikoRadostín (distrikto Havlíčkův Brod)Listo de homaraj heredaĵoj en PanamoSEO669Rio-de-ĴanejroSorongDioMiyoshi EtsuoSri Ganganagar2010-aj jarojVikioRajtoj de GLAT en BraziloMikaelo TompaMalpleno de KirkwoodListo de historiaj eventojOficregionoj (Surinamo)AndoroPetr SepéšiGranda buntpegoHerman HeijermansEgiptoSaturno (planedo)Seneka lingvoJudgment at NurembergĈefurboRusioIranoLive AidNov-ZelandoLornayItala lingvoVikilibrojHaut-LieuMonda Boksa KonsilioFPidvoloĉisk (stacidomo)LudkartoChatGPTBerchtesgadenMaksimumo kaj minimumoHomaj rajtojDua mondmilitoPortugalio321 Florentina25-a de novembroJuchitán de Zaragoza20032004Okraventra kolomboKomuna Norma DatumaroJaro2Revolucioj de 1989ProsíčkaJudojFrandzado🡆 More