Ĉi tiu artikolo traktas proponojn por Esperanto koncerne solvojn pri seksneŭtrala homa triapersona ununombra pronomo.
La Fundamento de Esperanto prezentas kvar triapersonajn pronomojn: tri ununombraj li, ŝi kaj ĝi kaj unu multenombra ili. Ekde la frua epoko de Esperanto stariĝis demandoj pri la uzinda ununombra pronomo por paroli seksneŭtrale pri homo: ĉu li laŭ la modelo de pluraj eŭropaj lingvoj, ĉu ĝi. Tiam la uzo de li ĝeneraliĝis.
Ekde la 1970-aj kaj ĉefe de la 2010-aj jaroj, tiu duobla uzo de li estas pli kaj pli taksata de Esperanto-parolantoj kiel maljusta, malĝentila aŭ senzorga pri virinoj kaj neduumuloj. Jam de la 1970-aj jaroj, multaj uzas la formon li aŭ ŝi (aŭ variantojn) anstataŭ la tradician li ĉe parolado pri nespecifa persono. Poste aperis ceteraj proponoj, inkluzive de riismo kaj ĝiismo. Kvankam la pronomo ri iomete populariĝis ĉefe por paroli pri neduumuloj kaj la uzon de ĝi subtenas aliaj, je la fino de la 2010-aj jaroj, la plej ofta alternativo krom la tradicia uzo de li estas li aŭ ŝi. Nuntempe tiu temo plu kaŭzas diskutojn en Esperantaj rondoj.
Fundamento | Li aŭ ŝi | Ŝliismo | Hiismo | Giismo | Modera riismo | Radikala riismo | Modera ĝiismo | Radikala ĝiismo | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Seksneŭtrala | li | li aŭ ŝi | ŝli | li | gi | ri | ri | ĝi | ĝi |
Vira | li | li | hi | li | li | li | |||
Ina | ŝi | ŝi | ŝi | ŝi | ŝi | ŝi | ŝi | ||
Neduuma | * | * | * | * | * | ri | ri | ||
Aĵa | ĝi | ĝi | ĝi | ĝi | ĝi | ĝi | ĝi | ĝi |
En la historio, nek riismo nek ĝiismo proponis solvon por paroli pri neduumulo. Poste ambaŭ proponis la uzon de la pronomo ri por paroli pri nedumulo.
(*) Ri ankaŭ uzeblas por paroli pri homo kiu konsideras sin nek ina nek vira (Neduuma genro) en tiuj proponoj, kiuj ne prezentas pronomon por neduumuloj.
Kvankam ŝi indikas ekskluzive femalon, li tamen povas indiki jen masklon jen homon. Ĉi tiu solvo estas daŭro de la tradicia uzo.
Anstataŭ li sole, ĉi tiu propono oferas opcion inter la du. Tio ĉi estas la propono kiun preferas multaj iĉistoj.
Ĉi tiuj proponoj, precipe por uzo en skriba formo, montras ambaŭ formojn sen konfuzigi la sencon de la frazo.
Ĉi tiu propono, uzebla en kaj skriba kaj parola formoj, prezentas ambaŭ seksojn en iu kombinaĵo kunfandita, kaj tial povas esti kvazaŭfacile komprenita de homo, kiu antaŭe ne aŭdis ĝin.
Ĉi tiu propono fariĝis iom populara, precipe inter neduumuloj. Ekde Aprilo 2019 PMEG (do fakte Bertilo Wennergren) ne plu malrekomendas la uzadon de ri, sed senjuĝe klarigas la diversajn manierojn, kiel ri estas efektive uzata.
Kiam homo suferas, gi plendas.
Alternativa propono, elektita ĉar gi aspektas kiel ĝi, sed ne estas ĝi. Gi tamen estas uzata malpli ol ri kaj ŝli. Ankaŭ gi laŭ kelkaj estas kontraŭfundamenta, pro kredo ke nur la pronomoj uzataj en la Fundamento rajtas ekzisti. Oni asertas, ke "gi" estas pli facile elparolebla por parolantoj de multaj aziaj lingvoj ol "ri" ĉar ili ofte ne distingas inter "l" kaj "r". Tamen lernante Esperanton, parolantoj de tiuj lingvoj ĉiuokaze devas lerni distingi inter "l" kaj "r", ĉar ekzistas multaj vortoj, kiuj nur malsamas je tiu litero (leĝo-reĝo, lipo-ripo, lano-rano, ktp).
Kaj la vorto ri mem ne helpas. Ĝi nek aspektas nek sonas kiel pronomo en ia ajn vaste konata lingvo, nek eĉ en Esperanto. Pli malbone, ĝi multe sonas kiel re-, kaj vortoj kiel rigardas, ripetas, rilegas, rimarkas, k.a. certe kreus konfuzon. Sed la solvo de ĉi tiu problemo troveblas en Esperanto mem -- konsideru: la proponita pronomo similas signife al ge- kaj estas la persona respondo al ĝi, same kiel -iĉ- similas signife al -ĉj- kaj estas la vira respondo al -in-. Sekvante la analogion, gea pronomo estu gi, ne ri. Ĉi tio forigus la konfuzon ĉirkaŭantan ri kaj reasertus la internan logikon kaj trovemon de Esperanto.
Manuel Halvelik kreis la pronomon gi en 1967 en formo „arĥaisma“ egui en Arĥaika Esperanto:
Ĉi tiu propono sekvas lingvan respondon: "La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi" (Ekzercaro, ekz. 16) en pli streĉitaj sencoj. Ĝiismo-sistemo ankaŭ proponas la pronomon ri por paroli pri neduumuloj. .
Ĉi tiu propono la sencojn de oni kaj vastigas (individuigas) kaj restriktas (nur al la singularo).
Ĉi tiu propono estus restriktita al antaŭe menciita persono. Indas rimarki ke certaj lingvoj, ekzemple Latino kaj la tjurkaj, uzas demonstrativojn anstataŭ triapersonajn pronomojn.
Ĉi tiu propono spegulas je la anglalingva singulara pronomo "they").
Ĉi tiun proponon uzis Projekto DLT, aplikante li laŭ ties neŭtrala senco, kaj hi laŭ ĝia maskla senco. Hi estis elektita pro etimologia harmonio kun ŝi.
La 16-an de marto 2021 la Akademio de Esperanto konstatis, ke ĝi ne pretas decidi pri la uzindeco aŭ oficiala statuso de la pronomoj «ri», «ŝli» aŭ aliaj eksterfundamentaj seksneŭtralaj pronomoj. Plue, la Akademio komunikis sian intencon ne okupiĝi pri ĉi tiu demando dum almenaŭ jardeko, se ne pli longe.
En la angla lingvo ekzistas same kiel en Esperanto tri singularaj triapersonaj pronomoj he (li), she (ŝi), it (ĝi) kaj unu plurala triapersona pronomo they (ili). En kazo kiam oni parolas pri unu homo de nekonata aŭ neduuma sekso, oni povas uzi pronomon they. Kompreneble uzeblas kaj uzatas ankaŭ neŭtralemaj esprimoj kiel he or she (li aŭ ŝi) aŭ he/she (li/ŝi), she/he (ŝi/li) aŭ s/he (ŝ/li).
La uzo de pronomo they estas kritikata pro ĝia nekongrueco kun gramatika nombro kiam ĝi estas kiel plurala pronomo uzata en singulara senco. Aperis jam multaj proponoj pri seksneŭtrala triapersona pronomo, sed laŭ la stato en 2015 neniu el ili eniris en vasta kaj ĝenerala lingvouzo. Krome notindas ke simila disvastigo de senco de plurala pronomo al singularo jam okazis en kazo de pronomo you (vi), kiu kiel origine plurala duapersona pronomo anstataŭigis singularan duapersonan pronomon thou (ci).
En la mandarena ĉina ekzistas nur unu triapersona pronomo, prononcata kiel tā. Tiu pronomo tamen havas diversajn skribajn formojn, ne nur por sekso sed ankaŭ por diaĵoj, bestoj, ktp.
En la sveda lingvo ekzistas same kiel en Esperanto du singularaj triapersonaj pronomoj por personoj: han (li), hon (ŝi), krome por nepersonoj: den aŭ det (ĝi), kaj unu plurala triapersona pronomo de (ili). La nove proponita seksneŭtrala pronomo hen por personoj rapide iĝis populara en la 21-a jarcento kaj estas uzata simile kiel ri en Esperanto.
En la finna lingvo ekzistas du singularaj triapersonaj pronomoj hän (li, ŝi), se (ĝi) kaj du pluralaj triapersonaj pronomoj he (homa "ili") kaj ne (nehoma "ili").
En la hungara lingvo ekzistas nur unu triapersona pronomo ő (li, ŝi, ĝi), do kiel en la radikala ĝiismo.
Ido havas kvar singularajn triapersonajn pronomojn il(u) (li), el(u) (ŝi), ol(u) (ĝi), lu (ĝi, li, ŝi) kaj kvar pluralajn triapersonajn pronomojn ili (vira "ili"), eli (ina "ili"), oli (plurala "ĝi") kaj li (ili).
En la kotava lingvo ekzistas nur unu triapersona pronomo in (li, ŝi, ĝi).
Lingua Franca Nova havas du triapersonajn singularajn pronomojn - el (li, ŝi) kaj lo (ĝi).
Loĵbano ne havas kategorion de pronomoj. Ĝian rolon reprezentas en Loĵbano aro de vortoj nomata kiel pro-sumti. Pro-sumti-vortoj ne havas ajnan markitecon rilate al sekso aŭ aparteneco al homaro. Pro-sumti-vortoj uzataj en la sama senco kiel triapersonaj pronomoj en Esperanto estas: ko'ha, ko'e, ko'i, ko'o, ko'u, fo'a, fo'e, fo'i, fo'o, fo'u.
En nederlanda lingvo ekzistas same kiel en Esperanto tri singularaj triapersonaj pronomoj hij (li), zij (ŝi), het (ĝi) kaj unu plurala triapersona pronomo zij (ili). La nederlanda ne havas seksneŭtralan triapersonan pronomon. Kelkaj solvoj estas uzado de degene (tiu, ne akcentita) aŭ diegene (tiu, akcentita). Kompreneble uzeblas kaj uzatas ankaŭ neŭtralemaj esprimoj kiel hij of zij (li aŭ ŝi), zij of hij (ŝi aŭ li) aŭ hij/zij (li/ŝi) aŭ zij/hij (ŝi/li).
En Tokipono ekzistas entute 3 pronomoj mi (unuapersona), sina (duapersona) kaj ona (triapersono). Tiuj pronomoj ne precizigas sekson aŭ gramatikan nombron.
En la turka lingvo ekzistas nur unu triapersona pronomo o (li, ŝi, ĝi), do kiel en la radikala ĝiismo.
Moderna Volapuko havas tri singularajn triapersonajn pronomojn of (ŝi), om (li), on (ĝi, li, ŝi) kaj tri pluralajn triapersonajn pronomojn ofs (ina "ili"), oms (vira "ili"), ons (ili).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Seksneŭtrala homa triapersona pronomo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.