Kosmonaŭtika Tago

La Kosmonaŭtika Tago (ruse День Космонаавтики, Den Kosmonavtiki) estas ĉiujara celebro okazanta en Rusio kaj en kelkaj aliaj iam-sovetuniaj landoj en la 12a de Aprilo.

En 2011, la 12-a de aprilo estis deklarita la Internacia Tago de Homaj Kosmoflugoj en dediĉo al la unua homa kosmoflugo farita la 12an de Aprilo, 1961, fare de la 27-jaraĝa rusa soveta kosmonaŭto Juri Gagarin. Gagarin cirklis la Teron dum 1 horo kaj 48 minutoj sur la kosmoŝipo Vostok 1.

La memora tago estis proklamita en la Sovetunio unu jaron poste, en la 9-a de aprilo 1962. En moderna Rusio, ĝi estis celebrata laŭ la Artikolo 1.1 de la Leĝo "Pri la tagoj de milita gloro kaj la memoraj datoj en Rusio".

La flugo de Gagarin estis venko por la Soveta kosmoprogramo, kaj malfermis novan epokon en la historio de la kosmesplorado. Gagarin iĝis nacia heroo de Sovetunio kaj de la Orienta Bloko kaj fama figuro ĉirkaŭ la mondo. Ĉefaj ĵurnaloj tra la tuta mondo publikigis lian biografion kaj detalojn de lia flugo. Moskvo kaj aliaj urboj en la Sovetunio organizis amasajn manifestaciojn, kies grando estis dua nur post la triumfoj post la Dua Mondmilito. Gagarin estis akompanta de longa karavano de altrangaj gravuloj laŭlonge de la stratoj de Moskvo al la Kremlo kie, en luksa ceremonio, li ricevis la plej altan sovetan honoron, nome la titolo de Heroo de Sovetunio, el la soveta estro Nikita Ĥruŝĉov.

Nuntempe la rememora ceremonio pri Kosmonaŭtika Tago startas en la urbo Korolov, ĉe la statuo de Gagarin. Partoprenantoj poste iras kun polica akompanantaro al la Ruĝa Placo por vizito al la tombo de Gagarin en la Kremlamura Nekropolo, kaj pluas al la Avenuo de Kosmonaŭtoj, ĉe la Monumento al la Konkerantoj de la Kosmo. Fine la festo finas per vizito al la Novodeviĉje tombejo.

Vidu ankaŭ

Notoj

Tags:

12-a de apriloInternacia tagoJuri GagarinKosmonaŭtoRusa lingvoRusioSovetunioTeroUnua homa kosmoflugoVostok 1

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

AliancanojĴurnalistoListo de landoj laŭ loĝantaroMonda Tago pri TeatroTragedio de ĈurapĉaPokeroMuzeo CzartoryskiMisty(11723) 1998 HT125Senkontesta mondĉampiono (boksado)Komuna norma datumaroT-Rex-LudoAgrikulturo en NederlandoNorma datumaroAraratoArgentinoDisigo de povojLVjetnamioSeneka lingvoStir-helpa sistemoFosilioAKB48Oe KenzaburoArmenioĜamŝoroUrboNova Egipta ImperioEdge of TomorrowVeliki BirkiStrasburgoAsteroidoEvaSAnalogio2014BelmezDeng XiaopingVikilibrojGranda buntpegoChigninListo de mondaj heredaĵoj en AmerikoViolonoTTTCifereca objekta identigiloJoe Biden1734Maksimumo kaj minimumoOroVikipedio en EsperantoUniversitatoFranca respublika kalendaroBaratoBurgo de ŜemiranPenafielMuziknotoSueza KanaloKapitaloSekundoKroatioNacia Biblioteko de la Ĉeĥa RespublikoNacia Parko DarienoListo de homaraj heredaĵoj en PanamoGranda Nordia MilitoAŭstralioVoĉo de VjetnamioKonstantinopoloDelicatessenCifereca subskriboWPortugalioVikipedio🡆 More