La Konstitucia Konsilio de Francio - france nomata Conseil constitutionnel - estas la konstitucia kortumo de la Franca Respubliko.
Konstitucia Konsilio | |||||
---|---|---|---|---|---|
france Conseil constitutionnel | |||||
konstitucia tribunalo • suverena kortumo | |||||
Komenco | 4-a de oktobro 1958 | ||||
Geografia situo | , 2° 20′ 12″ O 48.8638222.33653148° 51′ 50″ N, 2° 20′ 12″ O | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | Alo Montpensier de la Reĝa Palaco de Parizo (2 rue de Montpensier, 75001 Parizo) | ||||
| |||||
| |||||
Tipo | Konstitucia Konsilio de la Franca Respubliko | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) | Jean Maïa vd | ||||
Ĉefestro(j) | Laurent Fabius • Jean-Louis Debré • Pierre Mazeaud • Yves Guéna • Roland Dumas • Robert Badinter • Daniel Mayer • Roger Frey • Gaston Palewski • Léon Noël vd | ||||
Estr(ar)o | Laurent Fabius | ||||
Gravulo | Léon Noël, unua prezidanto de la Konstitucia Konsilio | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | www.conseil-constitutionnel.fr | ||||
Jura formo | Q87713484 | ||||
La konsilio principe konsistas el naŭ juĝistoj, kiuj ankaŭ nomatas "la naŭ saĝuloj" (france les neuf sages). La membroj nomumiĝas ĉiujn tri jarojn: Po tri membrojn nomumas la Prezidanto de Francio, la prezidanto de la Nacia Asembleo de Francio kaj la prezidanto de la Senato de Francio. Ne estas kondiĉo por la membreco: nek ekzistas regulo pri minimuma aĝo, nek pri profesia kvalifikiĝo nek pri havo de tiu aŭ jena posteno. La eksaj Prezidantoj de Francio estas aldonaj dumvivaj membroj, krom se ili havas publikan postenon kiu konfliktas kun tiu de konsilia membro. La aktuala ŝtata prezidanto nomumas la prezidanton de la konsilio.
Depost 2016 la prezidanto de la konsilio estas Laurent Fabius.
Je la 3a de septembro 2021, la membroj de la Konstitucia Konsilio de Francio estas:
La Konstitucia Konsilio decidas pri tio, ĉu naciaj leĝoj, prezidantaj kaj parlamentaj balotoj kaj referendumoj konformas al la Franca konstitucio de 1958. Antaŭ oficialiĝo de konstitucia reformo en 2008, leĝo nur povis esti kontrolata antaŭ ol ĝi ekvalidis. La kontrolo de leĝo nepras por leĝoj konkretigantaj la konstitucion ("organaj leĝoj") kaj por la regularoj de la parlamentaj ĉambroj. Ĉiuj aliaj leĝaj dokumentoj (naciaj leĝoj, interŝtataj traktatoj, pliaj ŝtataj regularoj) nur estas kontrolataj laŭ aparta peto, kiun rajtas formuli la ŝtata prezidanto, la ĉefministro, la prezidanto de la Nacia Asembleo de Francio, la prezidanto de la Senato de Francio kaj ekde la jaro 1974 ankaŭ 60 deputitoj de la Nacia Asembleo aŭ 60 senatanoj. La reformo de 2008 ebligas al la du plej altrangaj kortumoj formuli "antaŭjuĝan demandon" (question préjudicielle) al la konsilio, por instigi kontrolon de laŭkonstitucieco de leĝa dokumento aŭ jura ago.
En januaro 2020 la kortumo verdiktis, ke mediprotektado en Francio havas konstitucian superan valoron, do leĝprojektoj kontrauaj al ĝi estas malaprobendaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Konstitucia Konsilio de Francio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.