Konstantin Von Neurath: Nazia generalo

Dr.

jur. Konstantin Hermann Karl Freiherr von NEURATH [nojrat] (2-a de februaro 1873 - 14-a de aŭgusto 1956) estis germana nazia politikisto, diplomato, veterano de la unua mondmilito kaj oficiro de SS en rango de SS-Obergruppenführer. Konata li estas pro sia agado kiel ministro de eksterlandaj aferoj de la nazia Germanio en la jaroj 1932-1938 kaj ankaŭ pro funkcio de protektoro en Protektorato Bohemio kaj Moravio en la jaroj 1939-1941.

Konstantin von Neurath
Konstantin Von Neurath: Junaĝo, Resumo de lia soldata kariero

Naskiĝo 2-a de februaro 1873
en Konstantin Von Neurath: Junaĝo, Resumo de lia soldata kariero Kleinglattbach, Virtembergo, Germana Regno
Morto 14-a de aŭgusto 1956 (83 jaroj)
en Germanio Enzweihingen, Germanio
Soldata kariero
Rango: SS-Obergruppenführer
Deĵoris en: Konstantin Von Neurath: Junaĝo, Resumo de lia soldata kariero Germana imperio (ĝis la jaro 1918)
Konstantin Von Neurath: Junaĝo, Resumo de lia soldata kariero Vajmara respubliko (ĝis la jaro 1933)
Konstantin Von Neurath: Junaĝo, Resumo de lia soldata kariero Tria regno (ĝis la jaro 1945)
Speco: Konstantin Von Neurath: Junaĝo, Resumo de lia soldata kariero Reichsheer (ĝis la jaro 1918)
Konstantin Von Neurath: Junaĝo, Resumo de lia soldata kariero SS (ĝis la jaro 1945)
Taĉmento: Grenadier-Regiment „Königin Olga“ Nr. 119
Reserve-Grenadier-Regiment Nr. 119
Komandis al: Regna ministro de eksterlando
Regna protektoro de Bohemio kaj Moravio
Militoj: Unua mondmilito
Dua Mondmilito
Medaloj: Prusia fera kruco de la 1-a klaso
Prusia fera kruco de la 2-a klaso
Ora partia insigno
Konstantin Von Neurath: Junaĝo, Resumo de lia soldata kariero
Persona informo
Naskonomo Konstantin Hermann Karl von Neurath
Mortokialo korinfarkto
Tombo Baden-Virtembergo
Lingvoj germana
Loĝloko Prago
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Tubingeno • Eberhard-Ludwigs-Gymnasium • Humboldt-Universitato en Berlino
Subskribo Konstantin von Neurath
Infanoj 2
Okupo
Okupo politikistodiplomatoadvokato
Konstantin Von Neurath: Junaĝo, Resumo de lia soldata kariero
vdr

Junaĝo

Konstantin Von Neurath: Junaĝo, Resumo de lia soldata kariero 
Konstantin von Neurath dum sia militista deĵoro, 1893

Li naskiĝis la 2-an de februaro 1873 en virtemberga urbo Kleinglattbach kiel filo de grandbienulo kaj la plej supera administranto de senjorejo de reĝlando virtemberga barono Konstantin Sebastian von Neurath kaj lia edzino Mathilde Freiin von Gemmingen-Hornberg.

Post tio, kiam li finis bazan lernejon li venis en la jaro 1886 en humanista gimnazio de Eberhard-Ludwig en Stuttgart, kie li pli poste ankaŭ abiturientiĝis.

Li devenis el nobela familio kaj li havis titolon Freiherr = barono. (En la Novembra Revolucio 1918 ĉiuj nobelaj rajtoj estis forigitaj, kaj ekde tiam la vorto Freiherr estas nur parto de la nomo, ne plu signo de nobeleco.) Finstudinte juron en enpaŝis en diplomatajn servojn kaj iom post iom li agadis en Londono kaj Istanbulo.

Post eksplodo de la unua mondmilito li enpaŝis en la germana imperiestran armeon kaj deĵoris en rango de kapitano en rezervo (Hauptmann der Reserve) ĉe la 119-a infanteria regimento kiel rotestro. Dum sia agado ĉe la armeo li partoprenis en bataloj en okcidenta fronto. Kiel oficiro ĉe infanterio li deĵoris ĝis la jaro 1916, kiam li estis grave vundita. Post la milito li revenis en la diplomatajn servojn kaj agadis en Danio kaj Italio.

Ĝis la jaro 1932 li estis en funkcio de ministro de eksterlandaj aferoj en registaro de Papen kaj poste en registaro de Schleicher. En la posteno li restis eĉ post tio, kiam en la jaro 1933 fariĝis kanceliero Adolf Hitler. En sia funkcio li klopodis aldoni konservativan seriozecon al Hitlera ekspansiema eksterlanda politiko. En 1937 li eniris en NSDAP. En februaro de 1938 li estis senigita fare de Hitler el sia posteno utile al pli agresema Joachim von Ribbentrop kaj restis en funkcio de ministro sen portfolio.

En marto de 1939 li estis destinita kiel regna protektoro en Protektorato Bohemio kaj Moravio. Dum lia oficado en la funkcio de protektoro estis ekzemple fermitaj ĉeĥaj altlernejoj, okazis akcepto de analogio de Nurenbergaj leĝoj kaj la ĉeĥa industrio estis enigita en la germanan militistan ekonomion. Malgraŭ tio en septembro de 1941 li estis de Hitler fakte anstataŭigita de Reinhard Heydrich pro onidira benevolenco kaj ĉefe malkapablo egaliĝi kun plifortiĝanta rezistmovado. Formale li restis en la posteno ĝis aŭgusto de 1943.

Konstantin Von Neurath: Junaĝo, Resumo de lia soldata kariero 
Konstantin von Neurath antaŭ Nurenberga tribunalo.

En lastaj tagoj de la Dua Mondmilito li estis kaptita fare de la francaj taĉmentoj. Post la milito li staris antaŭ Nurenberga tribunalo. Li estis trovita kulpa kaj kondamnita al 15 jaroj de forpreno de libereco. En la jaro 1954, post ok jaroj pasigitaj malantaŭ kradoj, li estis el malliberejo en Spandau tralasita post suferita infarkto. Li mortis je du jaroj pli poste en Enzweihingen.

Resumo de lia soldata kariero

Datoj de avanco

Signifaj honorigoj

  • Prusia fera kruco de la 1-a klaso - 1915
  • Prusia fera kruco de la 2-a klaso - decembro, 1914
  • Insigno por vundo en nigra - 1916
  • Ora partia insigno - 30-a de novembro, 1937
  • Ora insigno de Hitlerjugend
  • Milita merita kruco de la 1-a klaso sen glavoj - 22-a de septembro, 1940
  • Milita merita kruco de la 2-a klaso sen glavoj
  • Medalo por Anschluss
  • Sudeta memoriga medalo kun agrafo Praga burgo
  • Kruco de honoro
  • Kavalira kruco de reĝa saksia ordeno de Albreĥt de la 1-a klaso kun glavoj - 20-a de aprilo, 1918
  • Kavalira kruco de virtemberga Frederika ordeno de la 1-a klaso kun glavoj (Unua mondmilito)
  • Kavalira kruco de virtemberga soldata merita ordeno (Unua mondmilito)
  • Virtemberga Vilhelma kruco sen glavoj (Unua mondmilito)
  • Virtemberga honorigo por longjara deĵoro (Unua mondmilito)
  • Virtemberga arĝenta nupta medalo
  • Grandkruco de ordeno de germana aglino en oro - 18-a de marto, 1939
  • Ora honorigo por 40 jaroj de fidela deĵoro
Regna ministro de eksterlando
Antaŭulo: 1932-1938 Sekvanto:
Heinrich Brüning Konstantin von Neurath Joachim von Ribbentrop
Regna protektoro de Bohemio kaj Moravio
Antaŭulo: 1939-1943 Sekvanto:
- Konstantin von Neurath Wilhelm Frick

Tags:

Konstantin Von Neurath JunaĝoKonstantin Von Neurath Resumo de lia soldata karieroKonstantin Von Neurath14-a de aŭgusto187319562-a de februaroHelpo:PrononcindikoJUDr.Nazia GermanioProtektorato Bohemio kaj MoravioSS (organizo)Schutzstaffel

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

MajotoHenriko la 3-a (Francio)BuchèresPlungėNova Egipta ImperioListo de historiaj eventojUnua Kaŝmira MilitoChambrelien (stacidomo)Iris MurdochBaritoBelgioĈilioKresta akcipitragloMaldivojChemin-d'AiseyOrdeno de la Brita ImperioNGC 6229Stir-helpa sistemoCifereca subskriboSuverena kortumoProgramlingvoPremio Albert LondresJoa KorhonenAngula arkoAtmosferoWi-FiSidnejoPropedeŭtika valoro de EsperantoDioFormortoLeszek Kordylewski1950-aj jarojFree Press UnlimitedMonda Tago pri TeatroAbc-sistemo (muziktajpa)Seattle SoundersKuketoVatikanoListo de landoj laŭ loĝantaroUsonoKlano Armstrong24-a de septembroAfganioISBN1930-aj jarojMarie-AntoinetteKanadoMaria PlainVentotuneloNoaĈeĥioGermanioKMasakro de CarandiruAerodromoKritika ras-teorioProteinoL. L. ZamenhofVirinoRio-de-ĴanejroBarata kalendaroWAristoteloGoogleSunaismoAndoroVulvoXNe-registara organizaĵoAkvo🡆 More