La Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko, mallongigite kiel SSR Kirgizio (kirgize Кыргыз Советтик Социалисттик Республикасы) estis la oficiala nomo de Kirgizio kiam ĝi estis unu el la 15 respublikoj de Sovetunio dum pluraj jardekoj.
Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko | |||||||||
| |||||||||
Respublikoj de Sovetunio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio | |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj: | 4 257 000 | ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
soveta respubliko | |||||||||
| |||||||||
La kirgiza popolo apartenis al la Rusa Imperio, ekde ĝia konkero far la rusoj en la 19-a jarcento. Post la Rusa Revolucio de 1917, ĝi restis sub la soveta kontrolo ekde 1918. La 14-an de oktobro 1924 establiĝas la Aŭtonoma Oblasto Kara-Kirgizio ene de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko. La vorto Kara-Kirgizo estis uzata por distingi ilin de la kazaĥoj, kiuj ĝis 1925, ankaŭ estis nomataj kirgizoj. En 1925, ĝi konvertiĝas en la Kirgiza Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko ankoraŭ ene de la RSFSR de Rusio. La 5-an de decembro 1936 ĝi disiĝis de Rusio, kiam ĝi akiris la rangon je Soveta Socialisma Respubliko ene de Sovetunio. En decembro 1990 oni renomis ĝin Respublik Kirgizio, kaj la 31-a de aŭgusto 1991, ĝi proklamis la sendependon disde Sovetunio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.