La Kartvela reĝlando estis mezepoka monarkio establita en 978 fare de Bagrato la 3-a.
Ĝi prosperis dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj, la tielnomita "ora epoko" de la historio de Kartvelio. Ĝi falis sub la mongolaj invadoj de la 13-a jarcento, sed administris suverenecon ekde 1327. Sed renoviĝintaj turk-mongolaj trudeniroj de 1386 kondukis al la fina kolapso de la regno en anarkio antaŭ 1453.
Kartvela reĝlando | |||||||||
| |||||||||
historia lando • reĝlando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio | |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj: | 860 000 | ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
feŭda monarkio | |||||||||
| |||||||||
La Bagratida dinastio povas esti spurata al la 6-a jarcento. Ili regis Tao-Klarjeti en la 9-a jarcento. La unuiĝo de Kartvelio komenciĝas en 888, kiam Adarnase la 2-a prenis la titolon "Reĝo de ĉiuj kartveloj". La Unuiĝinta Reĝlando de Kartvelio estis establita en 978. En tiu jaro Bagrato la 3-a, filo de Gurgeno la 2-a, iĝis la reganto de la Reĝlando de Okcidenta Kartvelio (Reĝlando de Abĥazeti)), inkluzive de la Princlandoj Imeretio, Samegrelo, Abĥazeti (Abĥazio), Gurio kaj Svanetio. La patrino de Bagrato estis la reĝino Guranduĥt, filino de Georgo la 2-a de Abĥazeti.
La unuigita monarkio konservis ĝian malfirman sendependecon de Bizancio kaj de la selĝukaj imperioj ĝenerale en la 11-a jarcento, kaj prosperis sub Davido la 4-a la Konstruanto (1089-1125), kiu forpuŝis la selĝukajn atakojn kaj esence kompletigis la unuigon de Kartvelio kun la rekonkero de Tbiliso en 1122.
Kun la malkresko de bizanca potenco kaj la disiĝo de la Granda Selĝuka Imperio, Kartvelio iĝis unu el la elstaraj nacioj de la Kristana Oriento, ĝia tut-kaŭkaza imperio etendiĝanta, ĉe la plej granda amplekso, de Norda Kaŭkazio al pli norda Irano, kaj orienten en Malgranda Azio. Malgraŭ ripetaj okazaĵoj de dinastia tumulto, la regno daŭre prosperis dum la regadoj de Demetrio la 1-a (1125-1156), Georgo la 3-a (1156-1184), kaj aparte, lia filino, Tamara de Kartvelio (1184-1213). Kun la morto de Georgo la 3-a, ĉefa virlinio malaperis kaj la dinastio estis daŭrigita per la geedziĝo de Tamara kun la alana princo David Soslan de laŭdire bagratida deveno.
La invadoj de la ĥorezmoj en 1225 kaj la mongoloj en 1236 metis finon al la "ora epoko" de Kartvelio. La lukto kontraŭ la mongola regado kreis diarkion, kun ambicia flankbranĉo de la Bagratida dinastio aranĝanta balanciĝadon sur Imeretio, okcidenta Kartvelio.
Ekzistis mallonga periodo de reunuiĝo kaj reviviĝo sub Georgo la 5-a la Brila (1299-1302, 1314-1346), sed la ok alsturmoj de la turk-mongola konkerinto Timuro inter 1386 kaj 1403 entreprenis grandan baton al la kartvela reĝlando. Ĝia unuiĝo estis finfine frakasita kaj, en 1490/91, la iama potenca monarkio disiĝis en tri memstaraj regnoj - Kartli (centra al orienta Kartvelio), Kaĥeti (orienta Kartvelio), kaj Imeretio (okcidenta Kartvelio), ĉiu gvidita de la rivalofilioj de la Bagratida dinastio, kaj en kvin duon-sendependaj princlandoj, Odishi, (Mingrelio), Gurio, Abĥazio, Svanetio, kaj Samcĥe.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kartvela reĝlando, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.