Kartilago estas fortika, elasta, fleksebla histo.
Kartilago apartenas al la grupo de kunliga histo (aŭ konektiva, subtena histo).
Kiel kutime por kunligaj histoj, ankaŭ kartilago konsistas el ĉeloj ĉirkaŭataj de interĉela substanco. La kartilago-ĉeloj estas "kondrocitoj", ili estas globformaj kaj enhavas multan akvon, grason kaj glikogenon. La interĉela substanco enhavas ĝis 70% da akvo.
Pro sia elasteco kartilago troviĝas ĉe la artikoj inter la ostoj kaj tie servas kvazaŭ skusorbilo. En kartilago malmultas nervoj, tiel la histo mem estas preskaŭ dolor-imuna. Ankaŭ malmultas angioj, tiel kartilago estas histo kun tre malrapida metabolo kaj tiel ĝi nur tre malrapide regeneriĝas post ia damaĝo.
En la homa organismo kartilago aperas en multaj lokoj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kartilago, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.