Karl LECHNER (naskiĝinta la 6-an de majo 1897 en Vieno, mortinta la 5-an de oktobro 1975 samloke) estis aŭstra arkivejestro kaj landa historiisto.
Karl Lechner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1897 en Vieno |
Morto | 5-an de oktobro 1975 (78-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Estante filo de ĉarfaristo li frekventis la realisman mezlernejon de Schottenfeld (7-a urbodistrikto). Studoj liaj en Vieno krom historio kompleksis geografion, arkeologion, arthistorion kaj malnovgermanajn lingvosciencojn. Doktoriĝo lia okazas jam en la aĝo de 23 jaroj en la fako de historio ĉe la Universitato de Vieno per defendo de tezo pri Die Entwicklung des Grundbesitzes der Herren von Maissau. Paralele li estis trejniĝinta ĉe la Instituto pri aŭstria historiesplorado. En la jaro 1923-a li ekdeĵoris ĉe la landa arkivo de Malsupra Aŭstrio kiun li gvidis inter 1940 kaj 1962. Krome li ricevis ls akademian docentrajtecon kaj nomumiĝis en 1954 eksterorda universitata profesoro.
Inter 1927 kaj 1970 estis Lechner estro de la historia societo Verein für Landeskunde von Niederösterreich por kiu li verkis multajn eseojn kaj libretojn. Li krome engaĝiĝis en la katolika laikula movado.
Inter liaj instruistoj ege influadis Oswald Redlich, Alfons Dopsch kaj Otto Stowasser. Esploradfokuso de Lechner estis la mezepoka historio de Malsupra Aŭstrio; danke al multaj modernigoj enkondukitaj de Lechner (e.g. efika espluatado de helpsciencoj en kazo de nekontentiga fontaro) la kvalito de la rezultoj en regionhistorio pliboniĝis. Ĉirkaŭ li formiĝis rondo de fakuloj ĝuste el diversaj helpsciencoj (e.g. arkeologiistoj, loknomsciencistoj, arkitektoj) inter kiuj menciindas Adalbert Klaar, Walter Steinhauser, Heinrich Weigl, Eberhard Kranzmayer Richard Pittioni kaj Herbert Mitscha-Märheim. Gravaj estis la esploroj de Lechner koncerne la Babenbergojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Karl Lechner, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.