Dihidrogenmonoksido

Dihidrogenmonoksido (mallongigo DHMO) estas kemie ĝusta, sed nekutima kaj por nespertuloj intence timege influanta nomo por la akvo (H2O).

Do temas pri scienca ŝerco.

Tiu nomo estis kreita ankaŭ kun la intenco, moki protestmovadon.

Alternativaj nomoj estus Dihidrogenoksido, Monooksano, Monoksano.

Historio

Inter la unuaj dokumentitaj avertoj kontraŭ DHMO estis flugfolioj, kiuj en 1989 estis distribuitaj je la University of California, Santa Cruz en Usono.

Tiu ŝerco estis daŭrigita en la nove aperanta interreto, havis tie retpaĝon tre popularan.

Dihidrogenmonoksido 
 La danĝeroj de dihidrogenmonoksido estas i.a.:

(Traduko el la bavara vikio, kun aldonoj.)

  • La substanco estas grava parto de la acida pluvo;
  • plifortigas la varmdoman efikon.
  • plifortigas korodon kaj difektigon de elektraj komponentoj.
  • Ĝi estis trovita en kanceraj tumoroj.
  • Retiriĝo fare de tiuj kiuj alkutimiĝis al tiu substanco kaŭzas certan morton post 168 horoj.
  • La substanco estas parto de multaj nutraĵoj. En la enhavolistoj tio estas ofte forsilentita.
  • Eĉ en patrina lakto ĝi estis trovita en grandaj kvantoj.
  • La substanco estas uzata en atomcentraloj kiel malvarmiga ilo. En kazo de eksplodo de la centralo ĝi estus disigita en areo de multaj kilometroj.
  • Ĝis nun registaroj toleras la enmeton de DHMO en kloakon.
  • Ne ekzistas teknologio forigi DHMO el la kloako.
  • interesa rezulto de scienca esploro: DHMO enmetita en la homan korpon, post nur mallonga tempo estas forigita el ĝi per la renoj. Treega timo do ne estas necesa.
Tamen registaroj kaj kompanioj daŭre uzas ĝin, malgraŭ ĝiaj gravaj danĝeroj. 
— originala teksto de 1994 (angle)

Peticio estis farita celanta malpermeson de DHMO, de iu, kiu kredis la danĝerecon de tiu substanco.

Dihidrogenmonoksido 
Averta ŝildo en Louisville (Kentucky)

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Akvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Internacia Fonetika AlfabetoBlogoRapidresponda kodoPollandoTibor BornaiOkcidentoLibreOfficeVulvoBenito MussoliniThe Tragically HipAttila BenedekCDATAKladruby (distrikto Tachov)Hari Poter kaj la Ŝtono de la SaĝulojMoskvoPolvosuĉiloSylvia SaintPluvioMozambikoJohor BahruFrancisko PatrikoCifereca objekta identigiloTrpístyItala lingvo16-a de apriloSârbi (Ilia)Publika havaĵoMadridoSomalilandoHolocena kalendaroAnuboKladruby (apartigilo)Distrikto BihorCandelaria (Santa Cruz de Tenerife)Open Knowledge FoundationMoncófar (stacidomo)Aristotelo2-DodekinoPaŭlo MoĵajevoStrato Respubliko (Tjumeno)Paul LafargueValencio (provinco)TajlandoKolumoÉdouard-Henri AvrilGermana Imperiestra RegnoHidișelu de SusFerenc BéldiIntermama fendoNudecoPapilioBakuparioArdenoj1-Heptilbenzeno3-UndekinoAraraquaraRumana lingvoIzopropilacetilenoKotonsepariloCarles Puigdemont i CasamajócallgirlHans ModrowZdeněk Miler🡆 More