Karl-Heinz Rummenigge estas germana futbalmanaĝero kaj ekse profesia futbalisto.
Li naskiĝis la 25-an de septembro 1955 en Lippstadt, Okcidenta Germanio, do nun estas 68-jara. Post futbalplena junaĝo en klubo de sia hejmurbo, li 15 jarojn aktivis kiel profesia futbalisto, inter la jaroj 1974 kaj 1984 en la klubo Bayern München, inter 1984 kaj 1987 en la unua teamo de Inter Milano kaj inter 1987 kaj 1989 en tiu de la klubo Servette FC Genève.
Karl-Heinz Rummenigge | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Kalle |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1955 (68-jaraĝa) en Lippstadt |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Frat(in)oj | Michael Rummenigge • Wolfgang Rummenigge |
Okupo | |
Okupo | futbalisto • executive board |
En la 1980-aj jaroj li konsideriĝis unu el la plej bonaj futbalistoj tutmonde. Inter 1976 kaj 1986 li estis membro de la germana nacia teamo de futbalo, kaj inter alie kiel kapitano gvidis ĝin al la finaloj de la turniroj pri la Futbala Mondpokalo 1982 kaj 1986. Kun 162 goloj en 310 matĉoj de la unua germania ligo de futbalo (Bundesliga), li estis unu el la plej sukcesaj golpafistoj de sia erao. Laŭ la stato de 2012 li havas la 10-an rangon en la tutmonda listo de futbalaj golpafistoj. Ekde la jaro 2002 li estas estrara prezidanto de la klubo Bayern München, organizita kiel akcia kompanio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Karl-Heinz Rummenigge, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.