Kalcito: Mineralo

Kalcito estas ofte trovebla mineralo el la minerala klaso de senakvaj karbonatoj sen fremdaj anjonoj.

Ĝi estas la plej ĝenerala apera formo de la kalcia karbonato. Ĝi kristaliĝas en trigonala kristalsistemo kun la kemia konsisto Ca[CO3] kaj evoluigas diversajn kristal- kaj agregat-formon, kiuj havas diversajn kolorojn. Ĝiaj polimorfaj varioj estas la aragonito kaj vaterito. Grandkvante, oni uzas ĝin en la konstrua industrio. Kelkajn ŝtonojn oni povas uzi kiel gemojn.

Kalcito: Mineralo
Maldekstre videblas la fendiĝa romboedra de la kalcito.

Ĝi havas la denson de 2,71 g/cm3, durecon de 3. Ĝi ne fandiĝas sub normala premo, sed je 910 °C disiĝas je CaO (kalko) kaj CO2 (karbona dioksido). Li solviĝas en acidoj per efervesko.

El kalcito konsistas la kalkŝtono kaj ties metamorfa vario, la marmoro. Ĝi ofte aperas en skeleto de la senvertebruloj.

Kalcito: Mineralo
islanda spato montras duoblan rompon de la mineralo.

La islanda spato estis uzata jam en la 17-a jarcento por produktado de polarizaj prismoj, mikroskopoj kaj aliaj optikaj aparatoj. Ĝi estas diafana, grandkristala kalcito.

Se la kristalan kradron de la kalcito partoprenas mikse Ca- kaj Mg-jonoj, estiĝas dolomito, kiu povas same formi montojn, montarojn.

Simbircito estas unu el multnombraj specoj de kalcita mineralo (СаСО3).

Vidu ankaŭ

Tags:

AnjonoAragonitoGemoKalcia karbonatoKarbonatoMineraloRomboedra kristalsistemo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Distrikto FaroUsonoBodo WartkeEvoluhelpoJohann Martin RiesterKalifornioSenpenetra seksumadoRIA NovostiGreka genocidoLes Franqueses-Granollers Nord (stacidomo)TorreblancaKristina M. BarkumeArcaicam EsperantomCurlieRoterdamoAminoHrabyněTeroVila Real de Santo AntónioHumanismoAitor AranaRenkontiĝo de Esperantistaj FamiliojMaho-ŝoĝoPovilas JegorovasPandemio de KOVIM-19Castelo BrancoMidzadoMarso (planedo)Belmonte (Portugalio)VikipedioEtikoHistorio de KanadoInternacia Junulara KongresoISNIPeĉoBiologioLos-AnĝelesoVikifontaroSan Sebastián-Donostia (stacidomo)Pola literaturoLotte ZweigLingvoFTSE 100Samtavola komunikadoKomuna Norma DatumaroVegetaĵa oleoMalvola orgasmoBudhismo en JapanioAllan SimonsenEpiskopujo ChiemseeFluganta SpagetmonstroJulio CezaroJohor BahruEstômbar-Lagoa (stacidomo)Ronald ReaganCAPTCHAStudentoj de Teknikuniversitato de Budapeŝto26-a de apriloProvinco CienfuegosLewandowski-Kurowicka-Joe distribuoLope de VegaMario Vargas Llosa🡆 More