Aragonito estas mineralo de kalcia karbonato (CaCO3).
En 1797, ĝi estis malkovrita en Molina de Aragón (Hispanio) de kie originas ĝia nomo. Kelkaj variaĵoj estas uzitaj kiel gemo.
Aragonito (ĉeĥe vřídlovec) estas Karlovara (Ĉeĥio) specialaĵo – unika ŝtono de tiu ĉi speco en la mondo. Fakte ĝi estas sedimenta kalkoŝtono el (ekzemple) karlovaraj mineralaj fontoj. El ĝi oni produktas belajn memoraĵojn, ekzemple cindrujojn, varojn etajn aŭ pli grandajn skribilarojn, brakringojn, pendaĵojn kaj aliajn.
La gastoj ofte kunportadas de tie kiel memoraĵon tiel nomatajn "ŝtonigitajn florojn". Tio estas floroj, kiujn oni trempis en unu el la fontoj kaj lasis ilin tiel longe, ĝis ili estas "ĉirkaŭkreskitaj" per tavolo de flav-rustkolora gejseroŝtono – aragonito, kiu poreterne konservas ilian originan formon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aragonito, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.