La Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo, konata sub la siglo UNFCCC (angle United Nations Framework Convention on Climate Change) estas nomo de internacia interkonsento de Unuiĝintaj Nacioj por eviti la sekvojn de tutmonda klimatŝanĝiĝo.
Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo | ||
---|---|---|
traktato | ||
Komenco | 9-a de majo 1992 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi ebligas interalie pliigi la publikan konscion, tutmonde, pri la problemoj rilataj al klimata ŝanĝiĝo. La 197 landoj, kiuj ratifis la Konvencion, estas nomataj Partioj de la Konvencio. La sekretariejo de la UNFCCC situas en Bonn, Germanio.
En 1997, registaroj aprobis integrigi aldonon al la traktato, konatan kiel la Protokolo de Kioto, kiu havas pli fortajn (kaj laŭleĝe devigajn) iniciatojn.
La Konferenco de la Partioj (COP, laŭ la akronimo en la angla) estas la "supera organo" de la Konvencio, tio estas, ĝia plej alta decida aŭtoritato. Ĝi estas asocio de ĉiuj landoj kiuj estas Partioj al la Konvencio.
La COP respondecas pri konservado de internaciaj klopodoj por solvi la problemojn de klimata ŝanĝo. Ĝi ekzamenas la efektivigon de la Konvencio kaj la devontigojn de la Partioj surbaze de la celoj de la Konvencio, novajn sciencajn eltrovaĵojn kaj la sperton akiritan en la efektivigo de klimatŝanĝaj politikoj. Ĉefa tasko de la COP estas revizii naciajn komunikadojn kaj emisiajn stokregistrojn prezentitajn de Partioj. Surbaze de ĉi tiuj informoj, la COP taksas la efikojn de la mezuroj adoptitaj de la Partioj kaj la progreson faritan por atingi la finan celon de la Konvencio.
La COP kunsidis ĉiujare ekde 1995. La COP kunsidis en Bonn, la sidejo de la Sekretariejo, krom kiam Partio proponas gastigi la kunsidon (kio estas kutima). La XXVI-a Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo devis okazi en januaro 2020 sed pro la COVID-19-pandemio, ĝi estis prokrastita al la sekva jaro.
La amaskomunikilaro kutime nomas ĉiun COP la "Klimata Pintkunveno".
United Nations Framework Convention on Climate Change (en, es, fr)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.