Jurga Ivanauskaitė (naskiĝis la 14-an de novembro 1961 en Vilnius, mortis la 17-an de februaro 2007 en Vilnius, enterigita en tombejo Antakalnis) estis litova verkistino kaj pentristino.
Jurga Ivanauskaitė | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jurga Ivanauskaitė | |||||
Naskiĝo | 14-an de novembro 1961 en Vilno | ||||
Morto | 17-an de februaro 2007 (45-jaraĝa) en Vilno | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kancero vd | ||||
Tombo | Antakalnis Cemetery vd | ||||
Lingvoj | litova vd | ||||
Ŝtataneco | Litovio vd | ||||
Alma mater | Vilnius Academy of Art vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Igoris Ivanovas vd | ||||
Patrino | Ingrida Korsakaitė vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • eseisto • pentristo vd | ||||
Laborkampo | dramo • poezio • eseo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
J. Ivanauskaitė finis Artlernejon (nuntempe Artgimnazio) de M. K. Čiurlionis (1979), studojn de grafiko en Vilna Artinstituto (nuntempe Artakademio, 1985).
En 1993 J. Ivanauskaitė unuafoje venis al la Oriento kaj dum 1995-1998 ŝi plej multe da tempo pasigis en vojaĝoj tra Norda Hindio, Nepalo, Tibeto, kie ŝi interesiĝis pri budhisma religio kaj filozofio. Reveninte hejmen ŝi iĝis prezidanto de la Grupo por Subtenado de Tibeto. Ŝi aranĝis fotografiajn, pentradajn ekspoziciojn: 108 Mandalos ("108 Mandaloj", pentrado, 1998), Tibetas – kita realybė ("Tibeto - alia realeco", fotografio, 1999).
Unuaj ŝiaj literaturaj provoj estis versaĵoj, kiujn publikigis respublika revuo por lernantoj Moksleivis (Lernanto) en 1979. La unua libro – kolekto de noveloj Pakalnučių metai (Jaroj de konvaloj) aperis en 1985.
Estis ankaŭ eldonitaj: romano Mėnulio vaikai ("Infanoj de la Luno", 1988), kolekto de rakontoj Kaip užsiauginti baimę ("Kiel kreskigi timon",1989), romanoj Pragaro sodai ("ĝardenoj de infero", 1992), Ragana ir lietus ("Sorĉistino kaj pluvo", 1993), Agnijos magija ("Magio de Agnija", 1995), Sapnų nublokšti ("Forprenitaj de sonĝoj", 2000), Placebas ("Placebo", 2003), Miegančių drugelių tvirtovė ("Fortikaĵo de dormantaj papilioj", 2005), teatraĵojn Nežaiskime su mėnuliu ("Ni ne ludu kun la luno", 1987), Karuselė (1989), libroj por infanoj Stebuklinga spanguolė (ŝi mem ĝin ilustris,1991), Kaip Marsis Žemėje laimės ieškojo ("Kiel Marsis sur tero serĉis feliĉon", 2004).
Impresojn pri vojaĝoj ŝi priskribis en librojn: Ištremtas Tibetas ("Ekzilita Tibeto", Kun prefaco de Lia Sankteco Dalai-lamao XIV, 1996), Kelionė į Šambalą ("Vojaĝo al Ŝambala", 1997), Prarasta Pažadėtoji Žemė ("Perdita la tero promesita", 1999), Kelionių alchemija ("Alĥemio de vojaĝoj", 2003), Tibeto mandala ("Mandalo de Tibeto", 2004).
Estis eldonitaj ankaŭ versaj kolektoj de J. Ivanauskaitė: Šokis dykumoje ("Danco en dezerto", 2004), Odė džiaugsmui ("Odo al ĝojo", 2007). Ŝiaj verkoj estas tradukita al la angla, latva, estona, rusa, pola, kroata, hungara, kartvela, ukraina, franca, germana, sveda. En Vilnius (Aguonų str.) estas instalita skvareto de Jurga. En ĝi estas strarigita skulptaĵo Kato (la aŭtorino - Ksenija Jaroševaitė, 2009). Ĉi tiun animalon la verkistino tre amis kaj ĝi ofte estas renkontata en ŝiaj verkoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jurga Ivanauskaitė, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.