Junano: Provinco en sudokcidenta Ĉinio

Junano (ĉine 云南, pinjine: Yúnnán) estas provinco, kiu situas ĉe la sudokcidenta landlimo de Ĉinio.

La norda tropiko trapasas ĝian sudon. Kun totala areo de 394 mil kvadrataj kilometroj, ĝi konsistigas 4,1 % de la areo de Ĉinio.

Junano: Geografio kaj natura stato, Loĝantaro, Ekonomio
Junano
Norma ĉine : 云南
Yúnnán
Mallongigo: 滇 (diān)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Junano montrata
Ĉinio kun Junano montrata
Ĉinio kun Junano montrata
Signifo de nomo
Administra speco Provinco
Ĉefurbo Kunmingo
Plejgranda urbo
Provincestro Wang Yubo

(ekde 25-a de novembro 2020)

Areo 394 000 km²
 - Latitudo
 - Longitudo
Loĝantaro (1998)
 - Ĉirkaŭ 41 440 000
 - Loĝdenso /km²
Ekonomio ()
 -  MEP
 -  MEP po kapo
HDI  () ()
Etnoj
ISO 3166-2 CN-
Oficiala retejo
http://www.yn.gov.cn/
Junano: Geografio kaj natura stato, Loĝantaro, Ekonomio
vdr

Geografio kaj natura stato

Naturaj riĉfontoj

Kun abundo da naturaj riĉfontoj, Junano estas rigardata kiel regno de vegetaĵoj, bestoj (ekzemple la besteto arbosoriko, laŭ aspekto iom simila al sciuro), neferaj metaloj kaj droĝerboj.

Vegetaĵoj

Junano: Geografio kaj natura stato, Loĝantaro, Ekonomio  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flaŭro de Junano.

Junano estas provinco kun plej multaj specoj de vegetaĵoj. Tie kreskas ne nur tropikaj kaj subtropikaj vegetaĵoj, sed ankaŭ vegetaĵoj de mezvarma kaj malvarma zonoj. Tie kreskas ankaŭ antikvaj, derivaj kaj originalaj vegetaĵoj kaj tiuj enkondukitaj de eksterlande. En Ĉinio kreskas entute 30 miloj da specoj de vegetaĵoj kaj 18 miloj da specoj troveblas en Junano.

Biogeografie Junano troviĝas precipe en la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono. Ĝi enhavas la ekoregionon: la nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj.

Minaĵoj

En Junano oni trovis 150 specojn de minaĵoj, kiuj konsistigas 93% de tiuj de la tuta lando. Inter ili la rezervokvanto de zinko, plumbo, stano, kadmio, indio, talio kaj blua asbesto okupas la unuan lokon de la lando.

Akvo

Junano estas abunda je pluvo. Tie estas multaj riveroj kaj lagoj. Ĝia jara akva fluo-kvanto estas 200 miliardoj da kubaj metroj kaj la po-kapa akvo-kvanto estas 4-obla, kiom tiu de la tutlanda popolo. La abundo da akvo donis al Junano riĉan hidroenergian povon. La Ruĝa rivero (ĉine 紅河 / 红河, pinjine Hóng Hé; vjetname Sông Hồng aŭ Hồng Hà; ĉine foje ankaŭ nomata 元江, pinjine Yuán Jiāng) fontas en la provinco Junano kaj post vojo de 1149 kilometroj tra Ĉinio (639 km) kaj Vjetnamio (510 km) enfluas la Vjetnaman golfon de la Sudĉina Maro.

Turismo

Junano havas multe da belaj turismaj lokoj. Tie la klimato estas agrabla, pejzaĝoj belaj, popolaj moroj allogaj.

Loĝantaro

  • Loĝantoj: 41,44 milionoj (fine de 1998)
  • Loĝantara kresko: 1,21% (en 1998)
  • Nacioj: En Junano vivas 25 nacioj, sed en la tuta Ĉinio nur 56. La naci-malplimultanoj konsistigas 38.07% de la loĝantoj de la provinco. La nombroj de jioj, bajoj, hanioj, ĝŭangoj, tajoj, mjaŭoj, lisuoj, hujoj, lahuoj, vaoj, naŝioj, jaŭoj, tibetanoj, ĝingpooj, blangoj, primioj, nuoj, aĉangoj, ĝinooj, mongoloj, derungoj, manĉuroj, sujoj kaj bujioj ĉiu superas 8 mil.

Ekonomio

  • Totala enlanda produkto-valoro: 179,39 miliardoj da juanoj
  • Po-kapa produkto-valoro: 4355 juanoj (fine de 1998)
  • Financa enspezo: 16,823 miliardoj da juanoj (fine de 1998)

Ĉefaj industrioj estas la cigareda, flora kaj teo-prilabora industrioj.

Ekstera komerco

Junano havas komercan rilaton kun 70 landoj kaj regionoj de Azio, Eŭropo, Ameriko kaj Oceanio. Ĝi eksportas ĉefe tabakon, maŝinojn kaj elektrajn instalaĵojn, kemi-industriajn, neferajn, agrokulturajn kaj flankokupajn produktaĵojn. En 1998 la totala importa kaj eksporta valoro estis 1.652 miliardoj da usonaj dolaroj.

Fremda investo

En 1998 fremdaj entreprenistoj investis en Junano sume 146 milionojn da usonaj dolaroj kaj tiam funkcias 1575 entreprenoj investitaj de alilandanoj.

Telekomuniko

  • Telefonio: 1.881 milionoj da telefono-abonantoj en la fino de 1998
  • Radio kaj Televizio: Tie funkcias la Junana Popola Radio-stacio kaj Junana TV-stacio.

Trafiko

Fervojoj

La Nanning–Kunming-a Fervojo, 886 km longa, ligas Junanon kun Guanĝi kaj Guizhou, kaj kondukas al la maro. Sole en Junano ĝi longis 306 km. Ĝi, elektrizita, estas unuaklasa trunka vojo de la lando. Tie funkcias ankaŭ la provincaj fervojoj: La Guangtong-Dali-a kaj Kunming–Yŭi-a Fervojoj.

Ŝoseoj

La duaklasaj kaj pli bonaj ŝoseoj longas entute 958 km kaj la tria-klasaj 7571 km, la kvara-klasaj 52248 km.

Akvo-vojoj

En 1995 oni elspezis 171 milionojn da juanoj por navigacia konstruado ĉe riveroj de la tuta provinco kaj preparis 807 km da novaj navigo-vojoj por barĝoj, konstruis 2 dokojn por ankri ŝipojn kun jara en- kaj elŝipiga povo de 300 mil-400 mil tunoj kaj 4 dokojn kun tiu de 100 mil tunoj. Nun sur la akvo-vojoj oni povas transporti ĉiujare 2 milionojn da tunoj da varoj kaj 2 milionojn da homoj.

Aviado

Tie funkcias 19 enlandaj aero-linioj: de Kunmingo al Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj Hongkongo. Krome interne de la provinco estas ankoraŭ tri aero-linioj: t.e. de Kunmingo al Jinĝong, Mangŝi kaj Simao. Tie estas ankaŭ 3 internaciaj aero-linioj, t.e. de Kunmingo al Bankoko, Ranguno kaj Vjentiano.

La flughaveno Wujiaba en Kunmingo estas unuaklasa aerodromo kaj en Xiŝuangbanna, Mangŝi kaj Simao estas duaklasa aerodromo.

Vu ankaŭ


Tags:

Junano Geografio kaj natura statoJunano LoĝantaroJunano EkonomioJunano TelekomunikoJunano TrafikoJunano Vu ankaŭJunanoPinjinoProvincoj de ĈinioTropikoĈina lingvoĈinio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

C++Alzira (stacidomo)Salinas (Alakanto)Malvola orgasmoProksimaĵoj ValencioNational Basketball AssociationTaylor SwiftAdolf HitlerTTT-legiloAnusa seksumadoJakutio2006Esperanto-muziko3-Heptino4-UndekinoHimenoHTML5Jarmila ČejkováArtoAŭzajoMadridoKrystyna Łuczak-SurówkaKolapogiloLibreOfficemerkatikoKovriloŜnurbankalsonetoParolrekonadoSüdwestrundfunkPuba montoDiskoĵetadoMina (Sauda Arabio)L. L. ZamenhofFrandzadoARDCirkumcidoNulesCianogena kloridoEjakuloArgentinoPierre Charles Maria van de VijverThe Tragically HipSeksumadoKongresa PollandoGavaroSunoSalomonsbornVojaĝo al KazohinioUkrainioPiedoŠibenice (artileria fuortaro)Egon SchmidtSankt Florian27241 SunilpaiAlbiș (Buduslău)Barata muzeo (Kolkato)SanoNational Center for Biotechnology InformationSylvia SaintInforma teknologioMagyar Nagylexikon14-a jarcentoCandelaria (Santa Cruz de Tenerife)Akuzo pri ofero de sango25-a de aŭgustoĜermolisto de germanaj esperantistojChristian Palustran🡆 More